John Platt | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1963 (61-jaraĝa) en Elgin | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Kalifornia Instituto de Teknologio • Kalifornia Ŝtata Universitato ĉe Long Beach vd | |
Profesio | ||
Okupo | komputosciencisto • astronomo vd | |
Doktoreca konsilisto | Carver Mead • John Hopfield vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
John PLATT estas usona matematikisto kaj komputikisto naskiĝinta en Elgin (Ilinojso, Usono).
Li lernis komputadon en la Kalifornia Ŝtata Universitato ĉe Long Beach kaj en la Kalifornia Instituto de Teknologio, kie li doktoriĝis.
Dum siaj studoj en Kalifornia Instituto de Teknologio, sub la gvidado de la astronomo Eugene Shoemaker, li malkovris du asteroidojn elde la Observatorio de la Monto Palomar. John Platt nomis unu el ili 3237 Victorplatt honore al sia patro Victor Platt , sed li nesufiĉe rapide petis, ke la dua ricevu la nomon de lia patrino, Felicia Platt. Tial la geedzoj Eugene kaj Carolyn Shoemaker permesis, ke John Platt donu la nomon 3927 Feliciaplatt al alia asteroido, kiun estis malkovrintaj ili.
John Platt ricevis postenon de estro de esploro en la firmao Synaptics, (provizanto de tuŝplatoj por la fabrikantoj de poŝtelefonoj). Li poste, en 1997, aniĝis al la "Knowledge Tools Group" ("Grupo pri konadiloj") de Mikrosofto.
En aŭgusto 2005, peto pri patento fare de la komputila firmao Apple koncernanta la interfacon por iPodoj estis rifuzita de la Usona Ofico pri Patentoj kaj Markoj, ĉar John Platt petis patenton pri simila interfaco kvin monatojn antaŭ la peto de Apple.[1]
En 2005, John Platt kaj Demetri Terzopoulos ricevis kune la "Oskaron de la scienca kaj teknika perfekteco" por ilia pionira laboro pri teknikoj de komputila grafiko permesanta la realisman prezenton de tukoj en komputilgrafika animacio [2].
Li ankaŭ eltrovis algoritmon tiel nomita "minimuma sekvenca optimumigo"[3], vaste uzita en maŝina lernado (unu el la branĉoj de la artefarita intelekto).
3237 Victorplatt | 25-a de septembro 1984 |
3259 Brownlee | 25-a de septembro 1984 |
Notoj kaj referencoj
- ↑ Inside Apple's iPod patent problems (Ena problemo pri patento por Apple-a iPodo) Arkivigite je 2011-11-19 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ 2006 Academy Awards (Oskarpremioj 2006) (angle)
- ↑ Sequential Minimal Optimization: A Fast Algorithm for Training Support Vector Machines Minimuma Sekvenca optimumigo : Rapida algoritmo por lernantaj maŝinoj kun portanta vektoro) (angle)