John Murray | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() John Murray en 1902 | |||||
Persona informo | |||||
John Murray | |||||
Naskiĝo | 3-an de marto 1841 en Ontario | ||||
Morto | 16-an de marto 1914 (73-jaraĝa) en Kirkliston | ||||
Mortis per | trafikakcidento vd | ||||
Tombo | Tombejo Dean vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Kanado • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Edinburgo • Universitato de Edinburgo • Stirling High School vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Infanoj | John Challenger Murray vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esploristo • oceanografo • limnologist • marbiologo • kirurgo • akvobiologo • botanikisto vd | ||||
Laborkampo | oceanografio • limnologio • akvobiologio • marbiologio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
John MURRAY (n. la 3-an de marto 1841 - m. la 16-an de marto 1914) estis pionira skot-kanada oceanografo kaj marbiologo. Li naskiĝis en Cobourg (Ontario, Kanado), el skotaj parencoj, kiuj elmigris sep jarojn antaŭe. Li revenis al Skotlando por studadi, unue en la Stirling High School, kaj poste en la universitato de Edinburgo, sed rapide rezignis por aniĝi al balenkapta ekspedicio al Spicbergo, kiel ties ŝipkuracisto, en 1868.
Li revenis al Edinburgo por kompletigi sian formadon pri geologio, kun la profesoro Archibald Geikie, kaj pri natura filozofio kun Peter Guthrie Tait. Tait prezentis Murray al Charles Wyville Thomson, kiu ĵus estis nomumita por estri la ekspedicion Challenger. Murray aniĝis al la ekspedicio kiel asistanto de Thomson, kaj dum kvar jaroj esploradis la oceanojn de la mondo.
Murray estas rigardita kiel la fondinto de moderna oceanografio, kaj cetere estis la inventinto de la vorto "oceanografio".