John Kerry | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
John Kerry | |||||
Naskonomo | John Forbes Kerry | ||||
Naskiĝo | 11-an de decembro 1943 (80-jaraĝa) en Aurora, Koloradio | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | angla • franca • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Yale College • Boston College Law School • Lernejo Sankta-Paŭlo • Universitato Yale • Fessenden School • St. Albans School • Jonathan Edwards College vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Richard J. Kerry vd | ||||
Patrino | Rosemary Forbes Kerry vd | ||||
Gefratoj | Cameron Kerry vd | ||||
Edz(in)o | Teresa Heinz Kerry • Julia Thorne vd | ||||
Infanoj | Vanessa Kerry • Alexandra Kerry vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • mararmea oficiro • advokato • diplomato • piloto • pacaktivisto vd | ||||
Aktiva en | Vaŝingtono vd | ||||
Aktiva dum | 1966– vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
68-a ministro pri eksteraj rilatoj de Usono | |||||
Dum | 1-a de februaro 2013 – 20-a de januaro 2017 | ||||
Antaŭulo | Hillary Clinton | ||||
Sekvanto | Rex Tillerson | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
John Forbes Kerry [ke'ri] (naskiĝis la 11an de decembro 1943 en Aurora, Koloradio) estas usona politikisto.
Kerry estis usona senatano el Masaĉuseco kaj unu el la oficialaj kandidatoj por la oficiala prezidanta ofico de la Demokrata Partio por prezidenta baloto de Usono jare 2004. Li malvenkis en la baloto kontraŭ George W. Bush.
Kerry estas filo de diplomato kaj pasigis grandan parton de sia junaĝo en Eŭropo. Lia familio apertenas al tiel nomata "nobelaro" de orienta marbordo de Usono – lia patrino estas rekta praidino de unua guberniestro de Masaĉuseco en la 17-a jarcento. Li ankaŭ estas membro de la entreprenista familio Forbes. Lia avo Friedrich Kohn estis de juda-silezia familio, sed katolikiĝis jare 1901 kaj jare 1904 enmigris Usonon adoptinte la nomon Frederick Kerry. John Kerry vivis ankaŭ en Berlino kaj Svislando. La dua edzino de John Kerry estis Teresa Heinz, kiu estas vidvino de senatano H. John Heinz la 3-a. John Heinz la 3-a estis heredanto de keĉupo-fabrikanto Henry J. Heinz. La kapitalo de Teresa Heinz estas taksata ĉirkaŭ 500 milionoj da usonaj dolaroj.
La 21an de decembro 2012 li estis nomumita fare de Usona Prezidento Barack Obama por la posteno de Sekretario de Ŝtato post Hillary Clinton, kiu forlasis la postenon pro la malsano. La 29-an de januaro 2013 la Usona Senato aprobis lian nomumon por la posteno de Sekretario de Ŝtato de Usono, kiu ekfunkciis de la 1-an de februaro 2013.