John J. Kavelaars
Persona informo
NomoJohn J. Kavelaars
Dato de naskiĝo1966
Aĝo58
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoKanado
Familio
FratoIngrid Kavelaars, Monique Kavelaars [+]
Portalo pri Homoj

John J. Kavelaars (naskiĝis en 1966) estas kanada astronomo Li estas konata sub la kromnomo JJ Kavelaars.

Li studis en la Glencoe District High School de Glencoe kaj en la Universitato de Guelph, fariĝis Doktoro de filozofio en la Universitato Queen's de Kingston en 1998 kaj estis scienca esploristo en la Universitato McMaster de Hamilton (Ontario) inter 1998 kaj 2002.

Li nun estas direktoro de la Federa Observatorio pri Astrofiziko en Saanich (Brita Kolumbio)

Li aniĝis al teamo da astronomoj, kiuj malkovris[1] dekduon da naturaj satelitoj de la kvar gasgigantoj (Saturno, Urano, Neptuno) kaj centon da asteroidoj. Li proponis doni al iuj satelitoj de Saturno nomojn ĉerpitajn el la inuita mitologio.

La asteroido 154660 Kavelaars ricevis lian nomon[2]

Anekdote, li estas frato de la aktorino Ingrid Kavelaars kaj de la olimpia skermistino Monique Kavelaars.

Malkovraĵoj

Naturaj satelitoj

Jupitero Saturno Urano Neptuno

Aliaj objektoj

  • (528219) 2008 KV42
  • (612911) 2004 XR190

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

  • Kategorio:Malkovrita de John J. Kavelaars

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.