John Hoyt
Persona informo
John Hoyt
Naskonomo John McArthur Hoysradt
Naskiĝo 5-an de oktobro 1905 (1905-10-05)
en Bronxville
Morto 15-an de septembro 1991 (1991-09-15) (85-jaraĝa)
en Santa Cruz
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Yale Hotchkiss School vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo scenaristo instruisto teatra aktoro filmaktoro televida aktoro aktoro vd
Aktiva dum 1930–1987 vd
vd Fonto: Vikidatumoj

John HOYT estas artnomo de John McArthur HOYSTRADT (la 5-an de oktobro 1905 - la 15-an de septembro 1991) usona aktoro. Li estis filo de bankisto Warren J. Hoysradt.

Li studis ĉe Hotchkiss School kaj Yale University, kie li redaktis por studenta ĵurnaleto The Yale Record. Li diplomiĝis kiel bakalaŭro kaj magistro per Yale. Li instruis historion ĉe Groton School dum du jaroj.

Li debutis en Broadway per teatraĵo Overture. Kelkaj el liaj laboroj ĉe Broadway inkluzivas teatraĵojn Miracle at Verdun (1930), Lean Harvest (1931), kaj Clear All Wires (1932). Li daŭris rolante en teatro ĝis kiam li translokiĝis al Holivudo en 1945.

Hoyt komencis sian kinan karieron per la filmo O.S.S. kaj dum 1940-aj jaroj li aktoris ĉe The Unfaithful, My Favorite Brunette, Brute Force, To the Ends of the Earth, Winter Meeting, Sealed Verdict, The Decision of Christopher Blake, The Bribe, The Lady Gambles, The Great Dan Patch, Trapped kaj Everybody Does It.

Lia kariero en kino daŭris en 1950-aj jaroj per filmoj kiel Outside the Wall, The Lawless, The Company She Keeps, Inside Straight, Quebec, New Mexico, Lost Continent, The Desert Fox: The Story of Rommel, The Black Castle, Androcles and the Lion, Julius Caesar , Sins of Jezebel, Casanova's Big Night, The Student Prince, Désirée , The Big Combo, Blackboard Jungle, The Purple Mask, Moonfleet, The Girl in the Red Velvet Swing, Trial, The Conqueror, Forever, Darling, Mohawk, The Come On, Death of a Scoundrel, Baby Face Nelson, The Beast of Budapest, Curse of the Undead kaj Never So Few .

Li debutis ĉe televido 1951 per scienc-fikcia serio Lights Out. Em tiuj jaroj li laboris ĉe televidserioj The Lone Ranger, The Adventures of Rin Tin Tin, Climax!, Zorro, Riot in Juvenile Prison, inter multaj aliaj.

Dum 1960-aj jaroj li aperis ĉe televidaĵoj The Rifleman, Gunsmoke, The Untouchables, The Twilight Zone, Maverick, Have Gun - Will Travel, Laramie, Perry Mason, Dr. Kildare, Wagon Train, Voyage to the Bottom of the Sea, The Munsters, Burke's Law, I Spy, Bonanza, The Beverly Hillbillies, The Big Valley, Laredo, Daniel Boone, The Monkees, The Time Tunnel, The Man from U.N.C.L.E, Ironside, Get Smart, It Takes a Thief, The Wild Wild West kaj The Outcasts. Ĉe Star Trek li partoprenis la provepizodon The Cage, kiu ne estis ensendita ĝis 1980-aj jaroj.

Li ankaŭ aktoris en filmoj kiel Spartacus, Merrill's Marauders, Cleopatra, X, The Time Travelers, Two on a Guillotine, Young Dillinger, Operation C.I.A., Gunpoint, Duel at Diablo, Panic in the City, inter aliaj.

En la 1970-a jardeko li laboris ĉe televidaĵoj The Flying Nun, The Virginian, Hogan's Heroes, Welcome Home, Johnny Bristol, Planet of the Apes, Kolchak: The Night Stalker, The Six Million Dollar Man, Police Woman, Greatest Heroes of the Bible, Battlestar Galactica inter aliaj krom filmoj kiel Flesh Gordon kaj A Great Ride.

En 1980-aj jaroj li partoprenis filmojn Desperately Seeking Susan. Alvin Goes Back to School kaj televidserion Gimme a Break!.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.