John Heartfield | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
John Heartfield | |||||
Naskonomo | Helmut Herzfeld | ||||
Naskiĝo | 19-an de junio 1891 en Schmargendorf | ||||
Morto | 26-an de aprilo 1968 (76-jaraĝa) en Orienta Berlino | ||||
Tombo | Doroteurba tombejo vd | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Germanio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Franz Herzfeld vd | ||||
Gefratoj | Wieland Herzfeld • Charlotte Herzfeld • Hertha Herzfeld vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | John Heartfield vd | ||||
Okupo | fotisto • pentristo • poster artist • dezajnisto • kungluisto • eldonisto • grafikartisto vd | ||||
Laborkampo | fotomuntaĵo • fotografio • grafiko • politika satiro • vidigaj artoj vd | ||||
Aktiva dum | 1910–100 000 jaroj "K.E." vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
John HEARTFIELD (naskiĝinta 19-an de junio, 1891 - mortinta 26-an aprilo, 1968) estas la angligita nomo de la germana artisto de muntita foto, Helmut Herzfeld. Li elektis nomi sin Heartfield en 1916, por kritiki la rabian naciismon kaj kontraŭ-Brita sentimento en Germanio dum la Unua Mondmilito.
Kariero
En 1918 Heartfield komencis ĉe la Berlina Dada sceno, kaj la Komunista Partio de Germanio. Li estis forsendita de la filmo-servo Reichswehr pro lia subteno de la striko, kiu sekvis la murdojn de Karl Liebknecht kaj Rosa Luxemburg. Kun George Grosz, li fondis la satiran magazinon Die Pleite. Post kiam li konatiĝis kun Bertolt Brecht, kiu havos profundan influon sur lia arto, Heartfield evoluigis muntitan foton en formon de politika kaj arta reprezento. Li laboris por du komunistaj eldonaĵoj - la ĉiutaga Die Rote Fahne, kaj la ĉiusemajna Arbeiter-Illustrierte-Zeitung (AIZ).
En 1933, post kiam la Nazioj enpotenciĝis en Germanio, Heartfield translokiĝis al Ĉeĥoslovakio, kie li daŭrigis sian laboradon kun muntita foto por la AIZ (kiu estis eldonita en ekzilo); en 1938, timante germanan kaperon de lia gastiganta lando, li foriris por Anglio. Li setlis en Orienta Germanio kaj Berlino post la Dua Mondmilito, en 1954, kaj laboris proksime kun teatraj direktoroj kiel Benno Besson kaj Wolfgang Langhoff ĉe Berliner Ensemble kaj Deutsches Theater.
En 2005, Tate Britain havis ekspozicion de liaj artaĵoj de muntita foto.
Verkoj
Liaj muntitaj fotoj satirantaj Adolf Hitler'on kaj la naziojn ofte subfosis naziajn simbolojn kiel la svastikon por sapei ilian propagandan mesaĝon.
Unu el liaj pli famaj artaĵoj, farita en 1935, estas titolita Hurrah, die Butter ist Alle! ("Hura, la Butero estas Finita!") Ĝi estis eldonita sur la antaŭa paĝo de la AIZ en 1935. Satiro de la estetikoj de propagando, la muntita foto montras familion ĉe kuireja tablo, kie proksima portreto de Hitler pendas kaj la murpapero estas kovrita de svastikoj. La familio - patrino, patro, maljunulino, junulo, bebo kaj hundo - provas manĝi fragmentojn de metalo, kiel ĉenojn, biciklajn stirilojn kaj fusilojn. Malsupre, la titolo estas skribita en grandaj literoj, kune kun citaĵo de Hermann Goering dum mankoj de manĝaĵoj. Tradukita, la citaĵo legiĝas: "Fero ĉiam fortigis nacion, butero kaj lardo nur dikigis homojn." Tiu bildo ankaŭ servis kiel la inspiro por la kanto "Metal Postcard (Mittageisen)" de Siouxsie & the Banshees; la kanto estis reregistrita en la germana kaj ellasita kiel unuopo kun la verko de Heartfield kiel la bindaĵa arto.