John Drew Barrymore | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | John Blyth Barrymore Jr. | ||||
Naskiĝo | 4-an de junio 1932 en Los-Anĝeleso | ||||
Morto | 29-an de novembro 2004 (72-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kancero vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | profesia lernejo Hollywood vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Barrymore family vd | ||||
Patro | John Barrymore vd | ||||
Patrino | Dolores Costello vd | ||||
Gefratoj | Diana Barrymore vd | ||||
Edz(in)o | Nina Wayne • Cara Williams • Jaid Barrymore vd | ||||
Infanoj | Drew Barrymore • John Blyth Barrymore vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro • televida aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1949– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
John Drew Barrymore, origine: John Blythe BARRYMORE (naskiĝis la 4-an de junio 1932, mortis la 29-an de novembro 2004) estis usona aktoro.
Kiel filo de la geaktoroj John Barrymore kaj Dolores Costello li naskiĝis en Beverly Hills, Kalifornio. Liaj gepatroj disiĝis, kiam li estis infano, kaj al sia patro li poste apenaŭ havis kontaktojn.
Kiam li havis 17 jarojn, lia patrino volis instigi lin al studado, sed la ribelema junulo anstataŭe subskribis sian unuan filmkontrakton. Dum la sekvaj jaroj li ofte ribelis kontraŭ la leĝoj, kaj retrovis sin plurfoje en arestejo.
Ekde la fino de la 1950-aj jaroj li famiĝis pro kelkaj filmroloj, kiel ekz. "The Big Night", "While the City Sleeps" aŭ la Star-Trek-epizodo The Alternative Factor. Li tamen restis ribelema personeco: Dum la filmlaboroj li ofte alvenis tro malfrue aŭ li rifuzis daŭrigi laboron komencitan.
Sian lastan – ne tre gravan – rolon li ricevis en la jaro 1976, en la filmo "Baby Blue Marine".
Tri-foje li edziĝis. Troa alkoholo kaj aliaj drogoj, perfortemo kaj la fakto, ke li apenaŭ havis tempon por sia familio, detruis ankaŭ lian privatan vivon. La 29-an de novembro 2004 li mortis.
Liaj gefiloj Drew Barrymore kaj John Blyth Barrymore mem fariĝis famaj aktoroj.