John Dillinger
usona bankrabisto
usona bankrabisto
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1903
en Indianapolis, Indianao, Usono
Morto 22-an de julio 1934
en Ĉikago, Ilinojo, Usono
Mortokialo pafvundo
Tombo Crown Hill Cemetery
Ŝtataneco Usono
Subskribo John Dillinger
Okupo
Okupo bankrabisto

John (Herbert) DILLINGER (n. 28-an de junio 1903, Indianapolis, Indianao, Usono – mortis la 22-an de julio 1934. Ĉikago) estis la plej fama bankorabisto en Usono. Lia kariero daŭris de junio 1933 ĝis julio 1934, kiam la gazetoj famigis lin pro sensaciaj eskapoj kaj raboj.

Li ekservis en 1923 en la mararmeo sur militŝipo Utah, sed li fuĝis post kelkaj monatoj. Oni kaptis lin pro nesukcesa prirabo de la spicvendisto en Mooresville (septembro 1924) kaj li plenumis la sekvajn jarojn (1924–33) en prizonoj de federacia ŝtato Indianao.

Li lernis en la prizono la profesian metodon de la banka prirabo kaj kiam li liberiĝis la 22-an de majo 1933, li prirabis kvin bankojn dum kvar monatoj en federaciaj ŝtatoj de Indianao kaj Ohio. Li havis krimhelpantojn inter 1-4.

Li fifamiĝis komence kiel aŭdaca, abrupte malaperanta, dece sinvestita armila rabisto. La polico kaptis lin en septembro kaj li venis al prizono de Ohio. El tiu prizono liberigis lin kvin antaŭaj prizonuloj, kies eskapon financis Dillinger el la ŝtata prizono de Indianao. Dillinger kaj lia bando poste prirabis bankojn en Indiana kaj Wisconsin, poste fuĝis al Florido, Arizono (Tucson), kie la loka polico trovis kaj arestis lin.

Dillinger estis transdonita al Indianao, kie oni fermis lin en prizonon de Crown Point. El tiu prizono efektivigis li la plej faman eskapon, la 3-an de marto 1934. Li skulptis per razilklingo pistolon el lignospeco, nigropentris ĝin per nigra ŝupasto kaj minacis per ĝi dekon da prizongardistoj. Li kantis dumtempe Okazas la lasta perzekuto.

Post tiu fuĝo, li prirabis denove bankojn en Minesoto kaj Viskonsino (kun novaj krimhelpantoj, dufoje li apenaŭ povis fuĝi. Li finfine kaptiĝis per komploto de FBI, polico de Indiana kaj lia amikino Anna Sage, madamo de putinejo. La amikino (en la eventoj menciita kiel la ruĝvesta virino) forlogis Dillinger al kinejo Biograph en Ĉikago, kie la policanoj tuj pripafis lin.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.