John DEERE [ĝon di:r] (naskiĝis la 7-an de februaro 1804 en Rutland, Vermonto, Usono – mortis la 17-an de majo 1886 en Moline, Ilinojo) estis usona inventisto, pioniro de produktado de agrikulturaj iloj.
Deere en aĝo de 17 jaroj fariĝis forĝista helpisto. Post 4 jaroj li memstariĝis kaj laboris dum 12 jaroj en diversaj urboj de ŝtato Vermont. En 1837 - kiam li estis 33-jara - li ekiris al okcidento. Finfine li setlis en Grand Retour de Illinois kaj malfermis forĝistan metiejon. Sekvajare sekvis lin sia familio kaj poste komencis komunan entreprenon kun majoro Leonard Andrus.
Deere ofte riparis plugilon kaj divenis, ke tiuj lignaj kaj gisferaj iloj, kiujn oni uzis ekde la 1820-a jaroj en la orienta parto de Usono, ne taŭgas por la malfacile kultivebla agro de la prerio. Li komencis eksperimentojn kaj en 1838 surmarketigis 3 novtipajn plugilojn. En 1839 li kaj la kunnegocano produktis 10 modifitajn, en 1840 jam 40 novajn plugilojn. En 1846 oni jam produktis jare ĉ. 1000 plugilojn. Deere oponiis, ke Grand Detour ne situas bonloke rilate al trafiko kaj riĉfontoj, pro tio li vendis en 1847 sian entreprenan parton al la komerca partnero kaj translokiĝis al Moline en Ilinojo. Tie li ekuzis ŝtalon, importitan el Anglio kaj tio pruviĝis tre sukcesa. Li baldaŭ ekkontraktis kun fabrikistoj de Pittsburgh: li volis produktigi samkvalitan ŝtalan lamenon. Je 1857, Deere produktis jare 10.000 plugilojn.
En 1858, li komerc-partnerigis sian filon Charles, en 1863 sian bofilon Stephen H. Velie. Li registrigis la entreprenon en 1868 kiel Deere & Company. Deere estis ĝis sia morto direktoro de la fabriko. La Deere & Company daŭre ŝanĝis la produktan profilon al agrolozigiloj kaj aliaj agrikulturaj iloj.