John Constable | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de junio 1776 en East Bergholt |
Morto | 31-an de marto 1837 (60-jaraĝa) en Charlotte Street, Fitzrovia, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Tombo | St John-at-Hampstead |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Alma mater | Reĝa Akademio de Artoj • figure drawing |
Familio | |
Patro | Golding Constable |
Patrino | Ann Watts |
Edz(in)o | Maria Bicknell |
Infanoj | Charles Golding Constable • Lionel Bicknell Constable • Isabel Constable |
Okupo | |
Okupo | pentristo • landscape painter • konstrua desegnisto |
Verkoj | Salisbury Cathedral from the Meadows Salisbury Cathedral from the Bishop's Grounds Dedham Lock and Mill |
John CONSTABLE (n. la 11-an de junio 1776 - m. la 31-an de marto 1837) estis brita romantikista pentristo. Li naskiĝis en Suffolk kaj precipe famiĝis pro siaj pejzaĝoj de Dedham Vale, la areo ĉirkaŭ sia hejmo ankaŭ konita kiel "Constable Country". "Mi devus pentri miajn proprajn lokojn plej bone", li skribis al sia amiko John Fisher en 1821.
Inter liaj plej famaj pentraĵoj estas Dedham Vale (1802) kaj The Hay Wain (1821). Kvankam liaj verkoj nun viciĝas inter la plej popularaj kaj altvaloraj de la tuta brita arto, li neniam sukcesis finance, kaj ne vere famiĝis antaŭ ol esti finfine akceptita en la Reĝan Artakademion je la aĝo 52. Li fakte vendis pli multajn pentraĵojn en Francio ol en Anglio.
Kelkaj verkoj
- Dedham Vale
- The Hay Wain
- Weymouth Bay
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.