John Douglas Cockcroft | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de majo 1897 en Todmorden, West Riding of Yorkshire | ||||
Morto | 18-an de septembro 1967 (70-jaraĝa) en Kolegio Churchill | ||||
Tombo | Ascension Parish Burial Ground vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Viktorino-Universitato de Manĉestro • Universitato de Manĉestro, Instituto de Scienco kaj Teknologio • St John's College • Richard Huish College, Taunton vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Elizabeth Crabtree vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • nuklea fizikisto • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | fiziko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Ernest Rutherford vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li ricevis en 1951 – kun la irlanda Ernest Walton - la Nobel-premion pri fiziko pro ellaboro de ciklotronoj. [1]
Cockroft studis en Universitato de Manchester kaj en la kembriĝa St. John's College. Li estis de 1939 ĝis 1946 profesoro pri naturfilozofio en la Kembriĝa Universitato. Li planis en 1932 kun Walton la Cockroft–Walton-generatoron, kaj disigis per perprotona bombardo litiajn jonojn. Tiu aparato iĝis la plej uzebla laboratoria aparato por akcelo de korpuskloj. Ili disigis en postaj esploroj aliajn atomojn kaj disvastigis uzon de la akceliloj en la nukleaj esploroj.
Dum la Dua Mondmilito, Cockroft estis direktoro de Atomenergia Sekcio de la kanada Nacia Esplora Konsilio (National Research Council). Li iĝis en 1946 direktoro de la angla Atomenergio-esplora Instituto (Harwell, Berkshire). Li iĝis en 1960 estro de la novfondita kembriĝa Churchill College.
Cockroft estis nobeligita en 1948, kaj en 1953 li iĝis komandanto de la Bath-ordeno.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Ciklotrono servas por analizado de la atomkernoj, korpuskloj.
Bibliografio
- (2005) The Fly in the Cathedral (angle). Penguin. ISBN 0-14-027906-7.
Vidu ankaŭ
Aliaj projektoj
Eksteraj ligiloj
|