John Carroll | |||||
---|---|---|---|---|---|
Portreto pri episkopa moŝto John Carroll, pentrita ĉ. 1806 de Gilbert Stuart | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de januaro 1735 en Upper Marlboro, Provinco Marilando, Brita imperio | ||||
Morto | 3-an de decembro 1815 (80-jaraĝa) en Baltimore | ||||
Tombo | Basilica of the National Shrine of the Assumption of the Blessed Virgin Mary vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | angla • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Stonyhurst College • Colleges of St Omer, Bruges and Liège • Seminario kaj Universitato Sankta Maria vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Daniel Carroll I of Upper Marlboro vd | ||||
Patrino | Eleanor Darnall Carroll vd | ||||
Gefratoj | Daniel Carroll • Mary Carroll vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | misiisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
John CARROLL (naskiĝinta la 8-an de januaro 1735 en Upper Marlboro, Marilando – mortinta en Baltimoro la 3-an de decembro 1815[1]) estis prelato de la Romkatolika Eklezio, kiu servis kiel la unua enlanda superulo de la usona katolikaro (1784, "Superulo de la Misioj"), fariĝante la unua episkopo (1790) kaj unua ĉefepiskopo (1808) de la nova lando. Li prezidis la (ĉef)episkopujon de Baltimoro.
Carroll estas konata ankaŭ kiel la fondinto (1789) de Universitato Georgetown, la plej malnova romkatolika universitato en Usono, kaj de la Paroĥo de S-ta Johano Evangeliisto (Silver Spring) (1774) ĉe Rock Creek, (nun Forest Glen), la unua sekulara (dioceza) paroĥo en la lando; sekulara tiukuntekste signifas, ke ĝiaj pastroj ne apartenas al monaĥaj aŭ misiaj ordenoj.
Fontoj
Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.
Referencoj
- ↑ Chisholm, Hugh, red. (1911). "Carroll, John". Encyclopædia Britannica (11-a eld.). Cambridge University Press.