John Bowring | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
John Bowring | |||||
Naskonomo | John Bowring | ||||
Naskiĝo | 17-an de oktobro 1792 en Exeter | ||||
Morto | 23-an de novembro 1872 (80-jaraĝa) en Exeter | ||||
Religio | Unitariismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Partio | Radicals vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Charles Bowring vd | ||||
Patrino | Sarah Jane Anne Lane vd | ||||
Edz(in)o | Deborah Bowring vd | ||||
Infanoj | John Charles Bowring • Lewin Bentham Bowring • Edgar Alfred Bowring • Frederick Hermann Bowring vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto • politikisto • ĵurnalisto • tradukisto • redaktisto • diplomato • verkisto • himnoverkisto vd | ||||
Aktiva en | Londono vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
John BOWRING (naskiĝis la 17-an de oktobro 1792 en Exeter kaj mortis la 23-an de novembro 1872 same en Exeter) estis diplomato, politikisto, ekonomikisto, ĵurnalisto, tradukisto, redaktisto, kaj verkisto.
Biografio
Naskita en familio de puritanaj tradicioj, li estis edukita en lernejoj zorgitaj de disidentoj. Li iĝis amiko de Jeremy Bentham sed ne kunhavis sian malemon al belaj literoj, kaj eĉ kiel junulo li estis granda amanto de literaturo kaj fremdaj lingvoj, precipe tiuj de Orienta Eŭropo. Dum sia vivo li studis multajn lingvojn kaj konsideras unu el la plej grandaj poligotoj de la 19a jarcento. Laŭ li, li studis ĉirkaŭ 200 lingvojn kaj parolis 100 el ili.
Poligloto
Bowring estis fama poligloto kaj asertis ke li sciis 200 lingvojn, de kiuj li scipovis paroli nur 100[1]. Multaj el liaj samtempuloj kaj postaj biografoj pensis alie[2]. Lia ĉefa literatura verko estis la traduko de la popolkantoj de la plej multaj eŭropaj nacioj, kvankam li ankaŭ skribis originalajn poemojn kaj himnojn, samkiel verkoj pri politikaj kaj ekonomiaj temoj.
Reganto de Honkongo
La 13 de aprilo de 1854, Bowring estis enoficigita kiel reganto de la brita kolonio de Hongkongo, kie li oficis dum kvin jaroj ĝis majo 1859. Dum lia regado la malkontento de la ĉinoj pri la brita administracio kondukis al la dua Opia milito (1856-1860).
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ (angla) A Short Biographical Dictionary of English Literature, John William Cousin (1849–1910), publikigita en 1910
- ↑ (angla) Bowring, Philip (2014) Free Trade's First Missionary: Sir John Bowring in Europe and Asia, (自由貿易的先驅:寶靈爵士在歐亞), paĝoj 50-52, Hong Kong University Press, ISBN 978-988-8208-72-2, pp. 50-52.