Johano de Luksemburgo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Bohemio | |||||
Johano de Luksemburgo en la Chronicon aulae regiae, kreita 1305-1339 en la cisterciana monaĥejo en Zbraslav | |||||
Persona informo | |||||
Jan Lucemburský Johann von Luxemburg Jang de Blannen, Jean vu Lëtzebuerg | |||||
Naskonomo | ĉeĥe Jan Lucemburský luksemburge: Jang de Blannen france Jean de Luxembourg, Jean l’Aveugle | ||||
Naskiĝo | la 10-an de aŭgusto 1296 en Luksemburgo | ||||
Morto | la 26-an de aŭgusto 1346 en Crécy, Francio | ||||
Mortis pro | morto dum batalo vd | ||||
Tombo | Monaĥejo Altmünster, Luksemburgo | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio de Luksemburgo | ||||
Patro | Henriko la 7-a | ||||
Patrino | Margareta de Brabanto | ||||
Gefratoj | Beatrice of Luxembourg • Maria de Luksemburgo vd | ||||
Edz(in)o | 1. Elizabeto de Bohemio 2. Beatrice de Bourbon | ||||
Infanoj | - Margaret, dukino de Bavario - Jutta/Bonne de Luksemburgo - Karlo la 4-a, imperiestro - Johano Henriko, margrafo de Moravio - Anna, dukino de Aŭstrio - Venceslao, duko de Luksemburgo - Nikolao, patriarko de Aquileia | ||||
Parencoj | Karlo la 4-a vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
Reĝo de Bohemio | |||||
Dum | 1311–1346 | ||||
Antaŭulo | Henriko de Karintio | ||||
Sekvanto | Karolo la 4-a | ||||
Margrafo de Moravio | |||||
Dum | 1311–1333 | ||||
Antaŭulo | Henriko de Karintio | ||||
Sekvanto | Karolo la 4-a | ||||
Grafo de Luksemburgo | |||||
Dum | 1313–1346 | ||||
Antaŭulo | Henriko la 7-a, imperiestro, lia patro | ||||
Sekvanto | Karolo la 4-a, imperiestro, lia filo | ||||
Titulara reĝo de Pollando | |||||
Dum | 1311-1335 | ||||
Estro de garantiaĵo Ĥebio | |||||
Dum | 1322- | ||||
Feŭdestro de sileziaj princlandoj | |||||
Dum | 1327- | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johano de Luksemburgo, ankaŭ nomata Johano la Blindulo (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1296; mortis la 26-an de aŭgusto 1346) estis grafo de Luksemburgo, kiu en 1310 en Speyer edziĝis al Elizabeto de Bohemio, heredantino de la bohemia trono, kaj sekvajare fariĝis reĝo de Bohemio.
Liaj gepatroj estis imperiestro Henriko la 7-a kaj Margareta de Brabanto. Lia filo Venceslao fariĝis imperiestro sub la nomo Karolo la 4-a.
Johano de Luksemburgo estis fama en la tuta Eŭropo kiel kavaliro kun nekredebla kuraĝo. Kiam li devis militi, li ĉiam atakis kiel la unua eĉ kontraŭ granda superforto kaj per tiu surprizo venki. En 1340 li blindiĝis, sed eĉ kiel blindulo li kapablis elpeli agresinton kontraŭ Bohemio. En 1346 li partoprenis - kiel blindulo - en Batalo de Crécy kontraŭ angloj kaj tie estis mortigita.
Dum sia vivo li akiris ankaŭ aliajn titoloj: Ĝenerala Vikario de Sankta Roma Imperio, reĝo de Pollando, margrafo de Moravio, duko de Silezio k.s.
Lian literaturan portreton oni trovas en la romano de Lion Feuchtwanger pri Margareta de Tirolo.
Skiza kronologio
- ĉefvikario de Sankta Romia Imperio, reĝo de Bohemio kaj Pollando, margrafo moravia, arlonia kaj supraluzacia, duko silezia, grafo de Luksemburgo kaj Laroche, sinjoro de Mazovio kaj Kujavio.
- li parolis france, germane, latine kaj ĉeĥe.
- pro sia kavalirema karaktero kaj diplomata arto li estis kromnomata krono de eŭropa kavaliraro aŭ reĝo de diplomatio.
- 1296 – 1310 li estis edukata en Luksemburgo.
- la 1-a duono de 1310 ĉeĥaj reprezentantoj traktis kun la patro de Johano Henriko (ekde 1308 romia reĝo) pri ŝanĝo de reganto sur la ĉeĥa trono. (Imperiestro Henriko deziris havi sur la ĉeĥa trono fraton Valramon Luksemburgan, kio estis de la ĉeĥa mesaĝistaro rifuzita.)
- aŭgusto de 1310 Elizo Přemislidino estis prezentita al la imperiestra familio.
- la 1-an de septembro 1310 geedziĝo de Elizo Přemislidino kaj Johano Luksemburga..
- la 13-an de septembro 1310 Henriko la 7-a donis al Johano rangon de ĉefvikario de la Sankta Romia Imperio en cisalpaj landoj (sacri imperu montes vicarius generatis).
- la 18-an de novembro 1310 el Nurenbergo soldataro ekiris al Bohemio.
- decembro de 1310 Johano Luksemburga konkeris Pragon.
- la 8-an de julio 1313 naskiĝo de filino Margareto.
- 1314 – 1346 Johano alterne moviĝis tra Bohemio kaj tra Eŭropo.
- aŭgusto de 1313 Johano ekiris kun la soldataro por helpi sian patron ĝis Italio, kie Henriko ĝuste akiris imperiestran kronon, sed li devis militi ĉi tie kontraŭ siaj malamikoj.
- 1314 Johano provis akiri romian kronon (li posthavis post si princo-elektistan voĉon de sia onklo Balduino Luksemburga – ĉefepiskopo trevira kaj Petro de Aspelto, eksa kanceliero de Venceslao la 2-a kaj kuracisto de imperiestro Henriko Luksemburga, kiu estis ĉefepiskopo en Majenco), sed fine li konvinkiĝis, ke pli bona diplomataĵo estos elekto de Ludoviko la 4-a de Bavario. (En oktobro de la sama jaro estis kiel romia imperiestro elektita samtempe kun Ludoviko ankaŭ Frederiko Habsburga – duregado finiĝis nur post kelke da jaroj).
- decembro de 1314 Johano ricevis de Ludoviko kiel garantiaĵo por la donita subteno regionojn de Cheb, Barraĥ, Antverpenon, burgojn Floß kaj Parkstein.
- la 20-an de majo 1315 naskiĝo de filino Jutta/Guta/Bonna de Luksemburgo (edziniĝis al la estonta franca reĝo Johano la 2-a).
- 1315 – 1316 konfliktoj inter la reĝo, instigata de opinioj de la edzino (ŝi ne povis repaciĝi kun karakteriza kresko de sinjorara potenco malutile al la reĝa), kaj ĉeĥa kaj moravia nobelaro gvidita de Jindřich el Lipá, kiuj kulminis per arestigo de tiu ĉi nobelo.
- la 14-an de majo 1316 naskiĝo de heredonto de la trono Venceslao (li regis sub nomo Karolo la 4-a).
- 1316 – 1318 Johano restadis plejparte en la imperio kaj denove estiĝis konfliktoj inter la reĝino kaj la sinjoraro, pro kiuj preskaŭ Johano perdis la kronon.
- la 23-an de aprilo 1318 en Domažlice subskribita interkonsento solvanta la konfliktojn inter reĝo Johano kaj la ĉeĥa nobelaro. La rezistmovado estis finĝinta per tio.
- la 22-an de novembro 1318 naskiĝo de filo Přemysl Otakar (li mortis en 1320).
- 1319 estis aligita regiono de Bautzen.
- 1321 Vladislao Kubuĉjo lasis sin kroni kiel pola reĝo. La papo ja aprobis al li la kronadon, por ke li kolerigu la luksemburganojn, sed la laŭleĝa reĝo estis same Johano de Luksemburgo.
- 1322 naskiĝo de eksteredzeca filo Nikolao (patriarko de Aquileia).
- la 12-an de februaro 1322 naskiĝo de la tria filo Johano Henriko.
- la 21-an de februaro 1322 Johano partoprenis kronadon de franca reĝo Karolo la 4-a kaj en septembro de la sama jaro li edzinigis al li sian fratinon Marion.
- la 28-an de septembro 1322 en batalo ĉe Mühldorf am Inn li venkis soldatarojn de Frederiko Habsburga kaj karekterize li tiel plifortigis potencon de Ludoviko la 4-a.
- 1323 Johano lasis transveturigi sian filon Venceslaon ĝis Francio por edukado al kortego de la franca reĝo Karolo la 4-a.
- la 27-an de marto 1323 naskiĝo de dunaskitoj Anno (edzo Oto Habsburga) kaj Elizo (ŝi mortis en aŭgusto de 1324).
- la 18-an de septembro 1323 fermita packontrakto kun Habsburgoj.
- 1324 Johano kaj Vilemo la 3-a Holanda batalis kontraŭ soldataroj atakantaj Luksemburgon.
- fino de 1324 Johano forveturis al traktado kun Henriko Karintia.
- la 11-an de majo kaj la 1-an de junio 1325 papaj buleoj, per kiuj Johano akiris parton el enspezoj de la eklezio en Bohemio. Papo Johano la 22-a volis tiel favorigi lin kaj aligi lin al sia flanko kontraŭ Ludoviko la 4-a.
- 1325 Johano lasis stampi en Bohemio orajn monerojn, la t.n. „florenojn“.
- la 21-an de majo 1325 Johano interkonsentis geedziĝon de sia filo Johano Henriko al Margareto, filino de duko Henriko de Karintio.
- januaro de 1327 Johano, kiel la reĝo pola, ekatakis ĉirkaŭaĵon de Krakovo kaŭzinte negrandajn perdojn al Vladislao Kubuĉjo.
- februaro de 1327 Ludoviko la 4-a decidiĝis ekiri al imperiestra kronado ĝis Romo spite al malkonsento de la papo kaj li nomis Johanon Luksemburgan kiel romia ĉefvikario.
- 1327 Johano aligis vicon da sileziaj princlandoj al Bohemio.
- julio de 1327 li venkis brabantan dukon Johanon la 3-a, kiu rifuzis pagi al li heredaĵon post la patrino.
- la 16-an de oktobro 1327 li sendis Johanon Henrikon ĝis princlandon Tirolo.
- la 6-an de decembro 1328 li atakis Kujavion.
- la 29-an de marto 1329 duko Venceslao Mazovia promesis al li feŭdan promeson.
- la 2-an de aprilo 1329 Johano Luksemburga vendis duonon de Mazovio al Ordeno de germanaj kavaliroj.
- la 19-an de aprilo 1329 Johano aĉetis Zhorelion kaj li uzis unuafoje ŝtatjuran nocion „Krono kaj tablo de Ĉeĥa reĝlando (CORONA ET MENSA REGNI BOHEMIE).
- la 16-an de septembro 1330 geedziĝo de Johano Henriko kaj Margareto de Karintio.
- la 28-an de septembro 1330 en Prago mortis reĝino Elizo Přemyslidino.
- la 18-an de decembro 1330 Johano decidiĝis al militiro ĝis Italio.
- 1331 Johano Luksemburga akiris urbojn Bergamo, Bobbio, Como, Novara, Pairia, Vercella, Cremona, Mantova, Modena, Lucca, Parma, Piacenza, Regio kaj Verona. (La tuta sinjorujo pluekzistis ĝis la jaro 1333.)
- la 23-an de aŭgusto 1332 kontrakto pri amikeco kun imperiestro Ludoviko la 4-a.
- la 12-an de januaro 1334 geedziĝo al Beatrico Burbona en Francio.
- la 4-an de julio 1335 mortis Henriko de Karintio kaj imperiestro Ludoviko la 4-a donis Karintion al la Habsburgoj (kun kiuj li antaŭe interkonsentis pri malsukcesigo de kreskanta potenco de luksemburganoj) kaj Tirolon al sia dinastio.
- la 30-an de julio 1335 Johano alveturis Pragon el Francio, kie li estis restanta vundita post turniro.
- la 25-an de aŭgusto 1335 fermita kontrakto en Trenčín, per kiu estis akirita en tendaron de luksemburganoj la pola reĝo Kazimiro, kiu ja regis super parto de Pollando, sed pretendo al la titolo ne estis rajtigita, dum la titolo de Johano Luksemburga estis valide uzata. (Johano Luksemburga regis en Silezio kaj Mazovio.) Johano Luksemburga do rezignis pri la titolo de la pola reĝo kaj Kazimiro rezignis por ĉiam pri Silezio paginte al Johano Luksemburga 20 000 sesdekojn da groŝoj.
- la 2-an de januaro 1336 en Bohemion alveturis reĝino Beatrico (ŝi estis kronita la 18-an de majo 1337).
- printempo de 1336 Johano Luksemburga venkis habsburgajn soldatarojn ĉe Znojmo.
- la 9-an de oktobro 1336 Johano Luksemburga rezignis al Habsburgoj pri Karintio kaj Krajno, kiujn ili antaŭe jam okupis, kaj li akiris ilin al sia flanko kontraŭ imperiestro.
- 1337 Johano Luksemburga partoprenis kruckavaliran militiron al Latvio.
- la 25-an de februaro 1337 naskiĝo de filo Venceslao (edzino Johanino Brabanta), pli malfrue naskiĝis ankoraŭ filino Bonna (sen pli proksimaj indikoj).
- 1340 post operacio en Montpeliero li definitive blindiĝis.
- la 9-an de septembro 1340 skribita testamento, laŭ kiu Luksemburgo estis fariĝonta de Venceslao, Bohemio kaj la ceteraj landoj de Karolo.
- 1341 la imperiestro lasis eksedzigi la geedzecon de Johano Henriko kaj Margareto Karintia kaj li okupis tirolan graflandon.
- 1341 mortis subbavaria duko Johano, nepo de Johano Luksemburga, kaj la imperiestro aneksis la tutan Suban Bavarion, eĉ ne agnoskinte luksemburgajn pretendojn por tiu ĉi lando kaj li devigis Margareton Luksemburgan, patrinon de la mortinta duko, por ke ŝi foriru el la lando.
- la 30-an de aprilo 1344 praga episkopejo avancita je ĉefepiskopejo.
- la 21-an de novembro 1344 Johano kaj Karolo Luksemburgaj metis fundamentan ŝtonon por konstruado de katedralo de sankta Vito.
- januaro de 1345 kreo de kontraŭluksemburga koalicio ensumiganta Bavarion, Meißen, Turingion, Brandenburgion, Pollandon, Hungario kaj Aŭstrion.
- la 12-an de junio 1345 soldataroj de Kazimiro Pola atakis regionon de Racibórz. Karolo dungis soldatojn por la patro kaj tiu staris en frunto de la soldataro kaj plene diskurigis la grandegan armeon de Kazimiro. Teruro antaŭ la blinda reĝo devigis la ceterajn atakontojn forlasi siajn poziciojn. Johano Luksemburga denove solenis triumfon.
- 1346 Johano enlombardigis preskaŭ la tutan Luksemburgon por akiro de rimedoj al aĉeto de princo-elektistaj voĉoj.
- la 11-an de julio 1346 Johano ĉeestis kiel romia princo-elektisto dum elekto de sia filo Karolo de Luksemburgo kiel romia reĝo.
- la 26-an de aŭgusto 1346 Johano Luksemburga falis en batalo ĉe Crécy, kie li batalis en la flanko de Filipo la franca kontraŭ angloj.
|