Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Johano de Aŭstrio (apartigilo)
Johano de Aŭstrio
Imperia Reganto de Germanio 1848/1849
Persona informo
Iohann Baptist Iosef Fabian Sebastian Habsburg
Naskiĝo 20-an de januaro 1782 (1782-01-20)
en Florenco
Morto 10-an de majo 1859 (1859-05-10) (77-jaraĝa)
en Graz
Tombo Trentino-Alto Adige vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Subskribo Johano de Aŭstrio
Memorigilo Johano de Aŭstrio
Familio
Dinastio Habsburgo-Loreno vd
Patro Leopoldo la 2-a vd
Patrino María Luisa de Borbón vd
Gefratoj Princess Maria Clementina, Duchess of Calabria Maria Terezo Jozefino de Aŭstrio Archduchess Maria Anna of Austria Louis of Austria Francisko la 1-a Ferdinando la 3-a, Granda Duko de Toskanio Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno Archduke Rainer Joseph of Austria Archduke Anton Victor of Austria Aleksandro Leopoldo de Habsburgo-Loreno Karlo de Aŭstrio-Teŝino Rudolfo de Habsburgo-Loreno Archduchess Maria Amalia of Austria (1780-1798) vd
Edz(in)o Anna Plochl vd
Infanoj Franz, Count of Meran vd
Profesio
Okupo militisto politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Arkiduko Johano, litografio el la jaro 1848 de Jozefo Kriehuber.

Arkiduko Johano de Aŭstrio (naskiĝis la 20-an januaro 1782 en Florenco, mortis la 11-a majo 1859 en Graz) estis membro de la Habsburgoj. Li estis aŭstra ĉefgeneralo kaj germana reganto.

Johano estis filo de Leopoldo la 2-a kaj frato al Francisko la 1-a, ambaŭ german-romiaj imperiestroj. Johano estis naskita en Florenco, kie la patro estis arkiduko. Kiam Leopoldo fariĝis german-romia imperiestro en 1790, Johano sekvis lin al Vieno. Post sia armea kariero kiu finiĝis kun malvenkoj kontraŭ Napoleono Johano koncentriĝis pri la regado de la duklando Stirio. Tie li prezentiĝis kiel reformema reganto, kaj okupiĝis pri naturo, teknologio kaj agrikulturo. Interalie li fondis la antaŭulon de la teknika Universitato de Graz.

Fontano de Johano (Johann Brunnen) konstruita 1878: bronza skulpturo de Fanz Xaver Pönninger

En 1848 ĉe la germana nacia asembleo de Frankfurt li estis elektita kiel reganto. Post la fiasko de la germana revolucio de 1848 li demisiis de tiu tasko.

Johano mortis en 1859 en Graz. Por memorigi lin estis konstruita fontano en la centra placo de la urbo. En la jaro 1869 la kadavro estis transportita al Schenna proksime Merano, kie ĝi kuŝas en propra maŭzoleo.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.