Sankta | ||
Johano Nepomuka | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Jan Nepomucký | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1350 en Nepomuk, Reĝlando Bohemio, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 20-an de marto 1393 en Prago | |
Mortis per | ekzekuto per dronigo vd | |
Tombo | Katedralo de sankta Vito vd | |
Religio | kristanismo vd | |
Lingvoj | ĉeĥa vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Bohemio vd | |
Alma mater | Universitato de Karolo • Universitato de Padovo vd | |
Familio | ||
Patro | Velflín vd | |
Profesio | ||
Okupo | katolika sacerdoto vd | |
Sanktulo, martiro | ||
Kanonizo | 1729 de Benedikto la 13-a | |
Festotago | 16-a de majo | |
Atributoj | kruco; mano sur la buŝo | |
Patroneco | Bohemio; konfesprenantoj, ŝipistoj kaj flosistoj, muelistoj; pontoj; kontraŭ akvaj danĝeroj | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johano Nepomuka (naskiĝis ĉirkaŭ 1350 en okcidenta Bohemio, verŝajne en Nepomuk, mortis la 20-an de marto 1393 en Prago) estis kristana sacerdoto kaj martiro, kredeble germandevena. En la ĉeĥa lingvo li nomiĝas Jan Nepomucký aŭ Jan z Pomuku.
Ek de 1389 li estis ĉefvikario. Elektante novan abaton de monaĥejo Kladruby li malrespektis la deziron de imperiestro Venceslao la 4-a kaj tiel provokis ties malfavoron. Li suferis torturadon kaj estis dronigita en Vultavo, laŭ tradicio enĵetita de la Karola Ponto en Prago.
Laŭ legendo la edzino de Venceslao pekokonfesis al Johano, kaj Venceslao volis devigi lin rompi la konfesan sekreton kaj mortigis lin post rifuzo. Ĉar Johano tiel estis martiro, papo Benedikto la 13-a sanktigis lin en 1729. Ofta atributo de Johano, trovebla en liaj statuoj, estas kruco; alia estas mano sur la buŝo kiel signo de sekreteco. Tiu historio estis menciita ekzemple en la Chronica regum Romanorum (kroniko de romiaj reĝoj) de Thomas Ebendorfer.
Pro tiuj du diversaj historioj pri la kaŭzo de la ekzekuto ekestis la ideo, ke eble temis pri du diversaj homoj sam- aŭ similnomaj.
Johano Nepomuka estas patrono de:
- Bohemio,
- la konfesprenantoj,
- la ŝipistoj kaj flosistoj,
- la muelistoj,
- la pontoj
kaj ĝenerale kontraŭ akvaj danĝeroj. Statuoj liaj ofte troviĝas sur aŭ ĉe pontoj. La katolika eklezio festas lian nomon je la 16-a de majo.
- Statuo de Johano Nepomuka sur la Karola Ponto en Prago
- Statuo de Sankta Nepomuko en Ettlingen (Germanio)
- Statuo de Johano Nepomuka en Bensheim (Germanio)
- Statuo de Johano Nepomuka en ravino de Danubo