Johano Kazimiro | ||
---|---|---|
Duko de Saksio-Koburgo | ||
Johano Kazimiro, duko de Saksio-Koburgo; 1597 | ||
Persona informo | ||
Johann Casimir von Sachsen-Coburg | ||
Naskiĝo | 12-an de junio 1564 en Gotha | |
Morto | 16-an de julio 1633 (69-jaraĝa) en Coburg | |
Tombo | Pfarrkirche vd | |
Religio | luteranismo vd | |
Alma mater | Universitato de Lepsiko vd | |
Familio | ||
Dinastio | Ernestidoj • Dinastio Wettin vd | |
Patro | Johano Frederiko la 2-a de Saksio-Koburgo vd | |
Patrino | Palatina grafino Elisabeth de Simmern-Sponheim vd | |
Gefratoj | Johano Ernesto, duko de Saksio-Eisenach vd | |
Edz(in)o | Anna de Saksio • Margareta de Brunsvigo-Luneburgo vd | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato vd | |
Laborkampo | artkolektanto vd | |
Aktiva en | Saksio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johano Kazimiro (naskiĝinta la 12-an de junio 1564 en Gotao, mortinta la 16-an de julio 1633 en Koburgo) estis germana politikisto kaj duko de Saksio-Koburgo.
Vivo
Infanaĝo kaj juneco sub ŝanĝiĝanta kuratoreco, ombrate per la politika sorto de lia patro Johano Frederiko la 2-a (Saksio), formis la personecon de Johano Kazimiro. Li ricevis instruon de Sebastian Leonhard kaj frekventis la Lepsikan universitaton ekde 1578. Leipzig. Li tiam ricevis enkondukon al la ŝtataferoj en la Princlando de Saksio-Koburgo, kiu estis koncedita al li kaj lia frato Johann Ernst en la Erfurta Traktato pri landodivido de 1572, ĝis li ekoficis en 1586. Fuĝis li en ludojn kaj ĉasadon ĉar li timis intensan registaran laboron. Politike sentis ĉe li emo je de subteniĝo kaj venĝo (ekz. kontraŭ la unua edzino aŭ al oficialuloj kiuj falis en malfavoron); tio karakterizis lian personecon ĝis maljunaĝo. Aliflanke, li havis senton pri realigebleco de aferoj feliĉe elektis siajn plej proksimajn kunlaborantojn (kancelieroj Volkmar Scherer kaj Ernst Fomann; ĉambra majstro Nikolaus Zech, ĝenerala inspektoro Johann Gerhard).
La plej grandaj sukcesoj de lia longa regado estas do internpolitike. En la Kazimira adiaŭo de 1612, la integriĝo de la kavalirklasa strebado sub imperian tujecon sukcesis. Helpe de la moderne organizitaj centraj aŭtoritatoj, Johano Kazimiro kunigis la heterogenajn kaj space apartajn partojn de la lando en ŝtaton, kies restaĵoj, malgraŭ multaj postaj dividoj, nur kunfandiĝis en pli grandajn ŝtatajn strukturojn post la Unua mondmilito. La Kazimiraj ekleziordonoj de 1626 donis al la Koburga eklezistatutaro taŭgan daŭrecon por jarcentoj. Kune kun lia frato, kun kiu li kunhavis regadon en 1596 (Saksio-Eisenach), li establis la gimnazion Casimirianum en Koburgo kun universitat-similaj prelegoj de supera nivelo. Li ankaŭ montris talenton en la elekto de muzikistoj, artistoj kaj arkitektoj, kiuj ŝanĝis la iaman kamparan urbon Koburgo je bela rezideja urbo.
Eksterpolitike, aliflanke, li restis sekvanto de Elektoprinclando Saksio kaj en traktado de siaj asertoj je la Jülich- kaj Henneberg-heredaĵoj kaj en laboroj por kaŭzi religian pacon en la Sankta Romia Imperio. Kiel Elekto-Saksio li konservis striktan neŭtralecon en la unuaj jaroj de la Tridekjara milito kaj ekmilitis nur en 1631 kune kun Elekto-Saksujo.
Graveco
Johano Kazimiro estis ankaŭ ekvilibra viro en la kampo de ekstera politiko, kiu sukcesis solvi malnovajn diferencojn kun la najbaraj episkoplandoj de Bamberg kaj Würzburg kaj kverelojn kun la kuzoj de Saksio-Vajmaro. En tiu ĉi konscia limigo al la potenco-sfero transdonita al li, Johano Kazimiro nombriĝas al la vicoj de tiuj germanaj princoj, kiuj pravigas siajn malgrandajn ŝtatojn kiel altvaloran historian kontribuon al la tutgermana kulturo.
Fontoj
- Heyl, Gerhard, "Johann Casimir" ĉe: Neue Deutsche Biographie 10 (1974), p. 531-532 (tie ĉi interrete)