Jan van Pauteren (1480-1520) | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1480 en Ninove, Belgio | |
Morto | 1520 en Comines-Warneton, Belgio | |
Lingvoj | latina vd | |
Alma mater | Universitato de Loveno | |
Profesio | ||
Okupo | renesanca humanisto • gramatikisto • filologo • klasikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johannes Despauterius (1480-1520) (* Ninove, en la 1480 - Comines-Warneton, en la 1520) estis flandra gramatikisto, latinisto kaj humanisto. Kiam li estis dekokjara li eniris en la Pedagogian Kolegion de Lilio[1], en Loveno, kie li studis tri jarojn. En Loveno li fariĝis Magistro pri Artoj, kaj tio signifas ke li studis kaj regis la latinan gramatikon, retorikon, dialektikon, muzikon, aritmetikon, geometrion kaj astronomion.
Kiel profesoro li verkis plurajn librojn pri la latina gramatiko kiuj uziĝis por la instruo de tiu idiomo en Eŭropo. En la fino de la 17-a jarcento, oni demandis al la gramatikisto James Kirkwood (1698) kion li pensas pri la gramatiko de Despauterius. Li respondis tion, ke se kelkaj misoj korektiĝus, ĝi fariĝus bonega. Do li estis komisiita revizii la verkon, kiu reeldoniĝis sub la titolo Grammatica Despauteriana, en 1695, kaj el ĝi pluraj reeldonoj sekviĝis. La klasika skota klerulo Thomas Ruddiman (1674-1757)[2] asertis ke tiu verko jam estas superita.
Verkoj
- „Grammaticae institutionis rudimenta“ 1514.
- Syntaxis Joannis Despauterii] - 1515
- Rudimentorum Joannis Despauterij - 1518
- Rudimenta de octo partibus orationis - 1518
- Ortographia - 1529
- Commentarii grammatici - 1537
- Compendium de Syllabarum quantitatibus - 1557
- De figuris - 1568
- Tomus tertius Despauterii grammatices - 1574
- Joan. Despauterii Niniuitae Grammaticae Institutionis - 1579
Literaturo
Vidu ankaŭ
- Johannes Bugenhagen (1485-1558)[3]
- Augustin Huens (1521 - 1578)[4]
- Joannes Custos († 1525)[5]
- Albert Fabricius (1668-1736)[6]
Referencoj
- ↑ Pedagogium Lilii estis unu el la kvar kolegioj dependantaj de la Fakultato pri Artoj de la Katolika Universitato de Loveno kie oni instruadis filizofion. Ĝi ekzistis inter 1431 kaj 1797.
- ↑ Dictionary of National Biography
- ↑ Global Anabaptist Mennonite Encyclopedia Online
- ↑ CERL Thesaurus
- ↑ Contemporaries of Erasmus: A Biographical Register of the ..., Volumes 1-3 - Peter G. Bietenholz, Thomas Brian Deutscher
- ↑ Allgemeine Deutsche Biographie]