Sankta | |||||
Don Bosco | |||||
---|---|---|---|---|---|
"Patro kaj instruisto de junularo" | |||||
Persona informo | |||||
Giovanni Melchiorre Bosco | |||||
Naskonomo | Giovanni Melchiorre Bosco | ||||
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto/16-an de aŭgusto 1815 en Castelnuovo d'Asti | ||||
Morto | 31-an de januaro 1888 en Turino | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Italio • Reĝlando Sardio vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | mario conde vd | ||||
Patrino | Margherita Occhiena vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | romkatolika sacerdoto vd | ||||
Aktiva en | Torino vd | ||||
| |||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Beatigo | 2-an de junio 1929 de papo Pio la 11-a | ||||
Kanonizo | 1-an de aprilo 1934 de papo Pio la 11-a | ||||
Festotago | 31-a de januaro | ||||
Atributoj | pastra vesto, en socio de knaboj | ||||
Patroneco | junularo, pastraj administrantoj de junularo, metilernantoj, katolikaj eldonejoj | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Johano Bosco, respektive Don Bosco, propranome Giovanni Melchior Bosco (naskiĝis la 15-a/16-an de aŭgusto 1815 en Castelnuovo d'Asti, (hodiaŭ Castelnuovo Don Bosco), Italio, mortis la 31-an de januaro 1888, Turino) estis katolika pastro, sanktulo, edukisto, fondinto kaj la unua kapo de Salesanoj de Don Bosco.
En la jaro 1963, sanktejo Don Bosco (1 600 m²) estis konstruita omaĝe al li en la iama tutnova ĉefurbo de Brazilo, Braziljo.
En la jaro 1989, li estis de Johano Paŭlo la 2-a proklamita kiel Patro kaj instruisto de junularo.
Infanaĝo
Laŭ oficiala registro en matriko Johano Bosco naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1815 en Becchi, unu en kantonoj de Morialdo, kiu estis loka parto de Castelnuovo d'Asti (hodiaŭ Castelnuovo Don Bosco). Sed li kaj lia patrino ĉiam asertis, ke li naskiĝis la 15-an de aŭgusto.
Edukado de Bosco
Bosco nomis sian metodon de edukado kiel preventa sistemo. Tiu poste staras sur tri pilieroj:
- prudento - edukisto reagas al konkreta situacio klopodante finpensi, kiajn efikojn havos lia traktado al konkreta unuopulo;
- afableco - li klopodas esti kunlaboranto, interesiĝi pri liaj interesoj, ludi ludojn ks.;
- religio - la edukista agado devas eliri el la profunda rilato de la edukisto al Dio. Al tio li ankaŭ devas konduki siajn edukotojn.
Bosco ludis kun knaboj multe da ludoj kaj praktikis muzikon. Sed ili ĉiam preĝis, partoprenis sanktan meson ks.
Rilataj temoj
Fondinto kaj la unua kapo de Salesanoj de Don Bosco | ||
Antaŭulo: | 1857–1888 | Sekvanto: |
- | Don Bosco | Michael Rua |