Ιωάννης Ζαχαρίου Ακτουάριος (1275-1328) | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Joannes Zacharias Actuarius | ||
Naskiĝo | 1275 en Bizanca imperio | |
Morto | 1328 en Bizanca imperio | |
Lingvoj | mezepoka greka • moderna greka • latina vd | |
Ŝtataneco | Bizanca imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Konstantinopolo | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto • verkisto vd | |
Laborkampo | medicino vd | |
Aktiva en | Istanbulo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johannes Zacharias Actuarius (1275-1328) estis bizanca kuracisto, aŭtoro de kelkaj traktaĵoj kiuj influis la medicinon dum pluraj jarcentoj. Li studis medicinon en la Universitato de Konstantinopolo, kaj aktivis en la tempo de Andronicus la 2-a Paleologus (1259-1332), sed lia ĉefa patrono estis la granda duko Alexios Apokaukos (m.1345), al kiu li dediĉis sian verkon "Θεραπευτική Μέθοδος" (latine: "De methodo medendi", esperante:La terapeŭtika metodo) en ses volumoj.
Vivo
![](../I/De_urinis.png.webp)
Oni scias ke lia patro nomis sin Zacharias kaj same estis kuracisto. Per letero de lia amiko kaj historiisto Georgios Lakapenos oni scias ke Johano konsideris translokiĝi al Tesaloniko. Oni ne scias ĉu li havis familiajn ligilojn kun la urbo, sed Lakapenos senkuraĝigis lin kaj sugestis ke li restu en la ĉefurbo kaj insistu en la sukceso de sia kariero. Li restis en la ĉefurbo kaj pli malfrue li estis nomumita ĉefkuracisto en la kortego de la imperiestro.
Unu el liaj libroj estis dediĉita al lia mentoro Joseph Racendytes kaj unu el liaj studamikoj oni kredas esti Alexios Apokaukos, al kiu li priskribas en sia verko (sed, ne alnomante lin) kiel figuro kiu partoprenis en iu diplomatia misio.
Johano Zakario Aktuaro estis karakteriza produkto de sia epoko. Polititike envolvita intelektulo, admiranto de la klasika erudicio kaj samtempe profunda kristano, estetikisto kaj realisma observanto de la homa kondiĉo, li resumas tion kion oni kredis kiel la ideala kuracisto. Eĉ hodiaŭ oni agnoskas ke liaj ideoj estis strangaj, sed kunhavis modernajn trajtojn de klareco kaj ekzakteco.[1]
Verkaro
- Compendium ex Actuarii Zachariae libris de differentiis urinarum iudiciis et ..., 1541, Johannes Zacharias Actuarius, Conrad Gesner
- De actionibus et affectibus spiritus animalis ejusque nutritione, 1557
- Methodi medendi libri sex, 1554, Johannes Zacharias Actuarius, Cornelius H. Mathisius
- Peri Energeiōn kai pathōn tu psychiku pneymatos kai tēs kat ayto diaitēs ..., 1774
- De medicamentorum compositione, 1539, Johannes Zacharias Actuarius, Jean Ruel
- Hoc in volumine, Actuarii, græci authoris medici prestantissimi, digesti sunt de vrinis libri septem de græco sermone in latinum conversi... Parisiis ex officina Simonis Colinæi 1522
- De Urinis Libri VII. Accedunt huic editioni aliorum medicorum dissertationes ..., 1670, Johannes Zacharias Actuarius, Zachariae filius Johannes Actuarius, Jodocus Willich, Thomas Willis, Gulielmus van der Straeten, Aristoteles, Antonio Telesio
- Hoc in volumine, ..., digesti sunt de urinis libri septem de Græco sermone in Latinu[m] conversi: ..., 1522
- De victus ratione in spiritu animali libri duo, 1547, Iohannes Actuarius, Giulio Alessandrini, Diego Hurtado de Mendoza
- Actuarius de medicamentorum compositione, 1540, Johannes Zacharias Actuarius, Jean Ruel
Literaturo
Vidu ankaŭ
- Konrado Gesnero
- Johano Ruelo (1474–1537)
- Giulio Alessandrini (1506-1590)
- Paŭlo de Egino (625-690)
- Aecio de Amedo (502-575)
- Johannes Fernelius (1497-1558)
- Theophilus Protospatharius, aŭtoro de pluraj primedicinaj verkoj en la 7-a jarcento
- Jozefo la filozofo (1280-1330), bizanca monaĥo, teologo kaj filozofo
- Nikeforo Gregoro (1295-1360), bizanca astronomo, historiisto kaj teologo
- al-Razio (854-925)
- Masawayh (777-856) asira kuracisto