Johannes Micraelius | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de septembro 1597 en Koszalin | ||||
Morto | 3-an de decembro 1658 (61-jaraĝa) en Szczecin | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Philalethes Parrhesiastes vd | ||||
Okupo | historiisto • universitata instruisto • verkisto • filozofo • teologo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johannes MICRAELIUS (vere: Johannes Lütkeschwager; naskiĝis la 1-an de septembro 1597 en Koszalin, mortis la 3-an de decembro 1658 en Szczecin) estis germana poeto, filozofo, teologo kaj historiisto.
Vivo
Johann Micraelius estis filo de la el Koszalin-Jamno origininta Joachim Micraelius, ĉefdiakono († 1619). Li frekventis la lernejon de sia naskiĝurbo antaŭ ol venial la pedadogiejo de la Maria konvento en Sczeczin. Ĉe la universitato de Kenigsbergo li ekstudentis, profesoro li iĝis en 1624 ĉe la Universitato de Greifswald pri retoriko.
En la jaro 1639 li estis lernejestro ĉe la Konsilantarlernejo ŝtetina. La surloka libropresisto kaj eldonisto Georg Rhete eldonis en 1640 lian sesvolumajn verkon historian Altes Pommerland.
En 1641 Micraelius iĝis lernejestro ĉe la duka pedagogiejo ŝtetina nomumote samjare profesoro pri teologio kaj filozofio.
En 1649 li doktoriĝis pri teologio en Greifswald. Vickanceliero li iĝis en 1656. Poste li verkis kelkajn dramojn kaj komediojn temantaj pri antikvecaj temoj. Pli li famiĝis per siaj historiaj kaj teologiaj verkoj. En sia filozofia leksikono de 1652 li unue enkondukis la fakterminon ontologia en grekaj literoj. Li estis la bofrato de Jakob Fabricius.
Verkoj
- Syntagma historiarum ecclesiae, 1630
- Tragico-Comoedia Nova de Pomeride a Lastevio afflicta, 1631
- Parthenia, Pomeridos continuatio: ein New Comoedien Spiel, 1631
- Sechs Bücher vom alten Pommernland, 1639 ĝis 1640
- 1. Buch: Johannis Micraelii Erstes Buch Deß Alten Pommer-Landes
- 2. Buch: Johannis Micraelii Ander Buch Deß Alten Wendischen Pommerlandes
- 3. Buch: Johannis Micraelii Drittes Buch Deß Alten Sächsischen Pommerlandes
- 4. Buch: Johannis Micraelii Erstes Theil Der Letzten Pommerschen Jahr-Geschichten ... Und also Das Vierdte Buch Vom PommerLande
- 5. Buch: Johannis Micraelii Fünfftes Buch Der Pommerschen Jahr-Geschichten
- 6. Buch: Johannis Micraelii Sechstes und Letztes Buch / Von deß Pommerlandes Gelegenheit und Einwohnern
- Oratio inauguralis de animorum morbis et medicina, 1642
- Ethnopronius tribus dialogorum libris, 1647
- Aphorismi de regia politici scientia, 1647
- De methodo in disciplinis, 1648
- De inaudita philosophia Joannis Baptistae Helmontii, 1649
- Cosmologia, 1650
- Psychologia, 1650
- Tabellae historicae, 1652 (Scan)
- De mutationibus rerum publicarum earumque causis, praesagiis er curatione, 1652
- Lexicon philosophicum terminorum philosophis usitatorum, 1653; (Skanitaĵo de la 1661-eldono ŝtetina
Literaturo
- Karl Krickeberg: Johann Micraelius, ein Dichter des dreißigjährigen Krieges. Osterwieck 1897.
- Eckhard Wendt: Stettiner Lebensbilder. Köln, Weimar, Wien 2004, p. 339–341.
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Johannes Micraelius en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Biografio ĉe ADB
- Johannes Micraelius, historiaĵoj Arkivigite je 2007-06-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Johannes Micraelius, filozofiaĵoj Arkivigite je 2017-06-24 per la retarkivo Wayback Machine