Johann Nepomuk Schelble | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de majo 1789 en Hüfingen |
Morto | 6-an de aŭgusto 1837 (48-jaraĝa) en Hüfingen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | komponisto • muzikinstruisto |
Johann Nepomuk Schelble (n. 16-an de majo 1789 en Hüfingen; m. 6-an de aŭgusto 1837 samloke) estis germana dirigento, kantisto kaj instruisto. Kiel operkantisto li unue havis postenon en Stuttgart, kie li ankaŭ instruis je la Reĝa Muzikinstituto. Ekde 1813 li turneis tra Aŭstrio kaj Prusio, Vieno, Bratislavo Kaj Berlino.
En 1816 oni vokis Schelble kiel dirigento ĉe la muzikakademio en Frankfurto ĉe Majno. En 1819 li demetis preskaŭ ĉiujn postenojn kaj sindediĉis nur al la ĥoro Cäcilien-Chor, kiun li jaron antaŭe fondintis. Post Carl Friedrich Zelter kaj Felix Mendelssohn Bartholdy Schelble apartenas al la gravaj remalkovrintoj kaj patronoj de la muziko de Johann Sebastian Bach kaj per tio estis pioniro ĉe la fondado de la Bach-asocio.
Verkoj
- "Ewige Ruhe" : Gebet für die Abgestorbenen. - Bonn : Simrock, 1823
- Graf Adalbert : opero
- Deutsche Messe
Literaturo
- Oskar Bormann: "Johann Nepomuk Schelble - Sein Leben, sein Wirken und seine Werke", Dissertation (1926)
- Hans-Josef Fritschi: "Johann Nepomuk Schelble - Ein Hüfinger als Gründer des Frankfurter Cäcilienvereins und Wiederentdecker Bachs", in: Almanach 1987, Heimatjahrbuch Schwarzwald-Baar-Kreis.
Eksteraj ligiloj
- Skiza biografio Arkivigite je 2013-01-10 per la retarkivo Wayback Machine germane
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.