Johann Leon
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1531 (1531-01-01)
en Ohrdruf
Morto 1-an de januaro 1597 (1597-01-01) (66-jaraĝa)
en Wölfis
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo teologo himnoverkisto

Johann LEON (naskiĝinta ĉirkaŭ 1531 en Ohrdruf, mortinta paskon de 1597 en Wölfis) estis germana pastoro protestanta kaj eklezikantverkisto.

Vivo

Leon ekstudis en 1550 en Wittenberg. En 1553 li iĝis instruisto en Erfurto kaj paroĥestro en Azmannsdorf en 1554. Inter 1560-63 kaj 1568-74 li estis paroĥestro en Großmölsen. Post kampa predikisteco Leon iĝis paroĥestro en Königsee kie li instruis hejme junkron Adam von Bernstatt; al li li dediĉis poste la verkon edifan Ejaculationes. Ekde 1575 li animzorgistis en Wölfis.

Liaj edifaj kantoj parte eĉ hodiaŭ ankoraŭ kantatas. Ili editoritis jam je la fino de la 16-a jarcento. kaj aperis ankaŭ en diversaj edifaj tekstaroj kaj presitaj predikoj. Jen kelkaj tiaĵoj:

  • Handbüchlein, Von diesem Jammerthal seliglich abzusterben, mit Christlicher enterweisunge, krancke bekümmerte und angefochtene Personen, in Todesnöten zu trösten, (Frankf. a. M. 1566, sen kantoj
  • Ein Andechtig Christlich Gebet, in leibes schwachheit zu beten. Item, Der 23. Psalm Dauids, Der HERR ist mein Hirte, etc. (Erfurt 1575; kun la kantoj "Gott Vater mein im höchsten Thron" kaj "Mein lieber Gott, der ist mein Hirt")
  • Leichpredigt: Vber den Tödtlichen Abgang, der Edlen Fraw Margarethen, Geborne von Sonthausen daselbs (Erfurt 1582; kun la kantoj "Den Leib wölln wir nu begraben" kaj "Herr Jesu Christ, mein Herr und Gott")
  • Ejaculationes oder kurtze hertzerweichende Klagbeicht, Trostsprüchlein end Gebet für gesunde, krancke end sterbende Christen (1585, eldonoloko nekonata; novpresadoj sub la titolo Trostbüchlein en 1589 kaj 1611 - ene estas diversaj gravaj kantoj, ekz. "All’ Augen, o du großer Gott", "Das walt’ Gott, liebster Vater fromm", "Ich hab’ nun hinbracht diesen Tag")
  • New Jhars Geschenk, Das ist, Drey kurtze einfältige, und doch tröstliche Predigten, von dem lieben Newen Jhar (Erfurt 1607, dua eldono; kun la kanto kristnaska "Maria zart ein Jungfrau rein").

La ege konata kanto "Des heil'gen Geistes reiche Gnad'" kies aŭtoreco longe opiniitis esti ĉe Leon, estas vere de Ambrosius Lobwasser. Duboj estas pri la aŭtoreco la tragedio Die Historie von der Offenbarung des waren Messie vnsers Heilandts, den Weysen aus Morgenland geschehen, Vnnd wie Herodes die Vnschuldige Kindlein hab tödten lassen (1553).

Fonto

"Leon, Johann“ fare de Albert Schumann en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 18 (1883), p. 298–299, kio interrete legeblas tie ĉi.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.