Johann Lange | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1487 en Erfurto |
Morto | 2-an de aprilo 1548 (61-jaraĝa) en Erfurto |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle |
Okupo | |
Okupo | teologo • universitata instruisto • juristo |
Johann LANGE (naskiĝinta en 1487 en Erfurto, mortinta samloke en la 2-a de aprilo 1548) estis germana teologo, humanisto kaj reformanto.
Vivo
En 1500 li ekstudis lingvojn ĉe la Universitato de Erfurto. Li frekventis la rondon ĉirkaŭ Mutianus Rufus. Ĉe Nicolaus Marschalk li lernis la helenan lingvon. Ankaŭ Lutero konis la diligentan studenton, kiu ekde 1507 estis lia kunfrato en la monaĥejo. Kiam Lutero iris al Wittenberg, Lange sekvis lin kaj iĝis tie dua gvidisto de la Ĝeneralaj studoj. En 1512 li ekprofesoris pri la Etiko al Nikomako, kiun taskon estis plenuminta antaŭe Lutero mem. Mutianus nomis lin pro tio Professor Aristotelicus. Krome Lange okupiĝis pri patristiko kaj instruis ekzegezon.
Revokite en 1516 al Erfurto, li promociiĝis teologie. Eobanus Hessus peris al li konatiĝon kun Erasmo de Roterdamo kaj aliaj humanistoj. La saman jaron venis Erfurton Lutero por aranĝi la ekpriorecon de Lange en la Aŭgustenana monaĥejo de Erfurto. Ili daŭre havis interŝanĝon leteran kaj Lutero regule sendis siajn skribaĵojn al li.
Dum la Reformacio
Dum la prelegoj pri humanismaĵoj li aliaflanke tre serioze pensis pri demandoj teologiaj. En 1518 li akompanis Luteron al la disputo de Heidelberg, en 1519 al la disputo en Leipzig, kies aktojn li publikigis. Dum la sekvintaj jaroj li havis akrajn batalojn en Erfurto: li disputadis i.a. kun Augustin von Alveldt pri la kristana libereco (1522). Samtempe li eldonis serion da traktaĵoj kaj predikoj kaj tre frue ankaŭ modernan tradukon de la evangelio laŭ Luko.
En 1522 Lange iĝis ĝenerala vikario de sia ordeno, kiun oficon li baldaŭ abdikis por forlasi la monaĥejon kaj edziĝi. De pluraj flankoj li estis deklarata kulpa pri la nuligo de la saksiaj konventoj. Ankaŭ Lutero ne estis ĉiam kontenta pri li. Kiam komencis ribeloj en Erfurto, Lange kontraŭstaris al la revemaj vidpunktoj de Thomas Müntzer kaj aliaj. En 1525 Lange enkondukis novan ordigon pri diservoj. Poste li skize verkis la Fragstücke für die, so zum Sakrament gehen wollen, kiujn oni ofte aldonis al eldonoj de la Malgranda katekismo de Lutero.
Graveco kiel reformanto
Kun Lutero, Filipo Melanktono kaj Justus Jonas, la maljuna li restis ĉiam en bona kontakto kaj estis sekve taksita kiel unu el la gravaj fruaj reformantoj - malgraŭ ke lia agado kiel reformanto neniam transpaŝis la urbolimon de Erfurto. Tie ĉi li pasigis multajn jarojn en luktado kun la ekleziaj superuloj. Lia nekonateco ankaŭ ŝuldiĝas je la fakto ke bildo de li ne ekzistis. Tio ŝanĝiĝis en la jaro 2015, kiam malkovritas lia tomboŝtono efloreskanta en la eta kirkokorto de la Mikaelo-preĝejo.[1]
Notoj
Literaturo
- Max Paul Bertram: Doktor Johann Lang, Erfurts Kirchenreformator, in: Erfurter Lutherbuch 1917, Seite 125-176
- J. Beumer: Briefwechsel zwischen Erasmus und Johann Lang (= Scrinium Erasmianum; 2). Leiden 1969, Seite 315-324
- M. Burgdorf: Johann Lang, der Reformator Erfurts, disertacio, Rostock 1911
- H. Hering: Epistolae Langianae. Schulprogramm, Halle 1886
- Th. Kolde: Die deutsche Augustiner-Kongregation. Gotha 1879.
- Paul Kalkhoff: Humanismus und Reformation in Erfurt. 1926.
- R. Kuhn, Verhältnis der Dezember-Bibel zur September-Bibel mit einem Anhang über J. Langes Mattheus-Übersetzung, disertacio, Greifswald 1901