Johann Joachim Spalding | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de novembro 1714 en Tribsees |
Morto | 25-an de majo 1804 (89-jaraĝa) en Berlino |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Universitato Greifswald |
Familio | |
Infano | Georg Ludwig Spalding |
Okupo | |
Okupo | teologo • filozofo |
Johann Joachim, SPALDING naskiĝinta la 1-an de novembro 1714 en Tribsees, mortinta la 26-an de marto 1804 en Berlino) estis germana teologo protestantisma kiu favoris la klerismon.
Spalding fariĝis en 1749 predikisto en Lassan kaj en 1757 ĉefpredikisto en Barth. En 1764 li estis nomumita preposto ĉe la Nikolaa Preĝejo de Berlino antau iĝis supera konsistoria konsilisto. Ĉi-funkcie li engaĝiĝis pri religia modernigo ĝis kiam en 1788 la ordonaro nomita Wöllnersches Religionsedikt demisiigis lin.
Inter liaj skribaĵoj tipas por tiu tempo kaj aparte menciindas la jenoj: »Gedanken über den Wert der Gefühle in dem Christentum« (Leipzig 1761); »Über die Nutzbarkeit des Predigtamts« (1772). Lia membiografio eldoniĝis en Halle (Saale) en la 1804-a jaro.
Lia filo Georg Ludwig (1762-1811) estis instruisto pri klasikaj lingvoj ĉe la gimnazio je Griza klostro (Berlino).
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 18. Leipzig 1909, p. 646 (tie ĉi interrete)