Johann Hartmann
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1537 (1537-03-03)
en Zella-Mehlis
Morto 20-an de majo 1607 (1607-05-20) (70-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Odro
Okupo
Okupo presisto

Johann Hartmann (ankaŭ: Hans Hartman; naskiĝinta la 3-an de marto 1537 en Mehlis, mortinta la 21-an de majo 1607 en Frankfurto ĉe Odro) estis germana libra presisto, librovendisto kaj bindisto. En Frankfurto li nuptis ĉ. en 1561 filinon de la librovendisto Ingolstadt.

Vivo

La artiste sukcesa librobindisto aldonis al sia granda frankfurta bindejo ĉirkaŭ 1585 - kaj kun la helpo de universitataj docentoj - propran eldonejon. Kune kun sia komerciste lerta filo Friedrich (n. en 1563) li povis eĉ konkurenci kontraŭ la suverena oficin-presprivilegio de Johann Eichhorn. En 1595/96 li eĉ elfaris hebreliteran preson de la Biblio kio estis tre enspeza kaj metis fundamenton al ekfloro de la entrepreno Druck- und Verlagshaus Hartmann Vater und Sohn. Pro marodantaj svedaj soldatoj en la Tridekjara Milito la entrepreno kolapsis en 1631.

Graveco

Eĉ se ilia kvalito ne egalis kun la malnovaj presaĵoj de Eichhorn, la gamo pri publikaĵoj de Hartmann estis multe pli granda: katalogo ilia de 1606 enhavis 170 titolojn! Konata estis ankaŭ la faro de muziknotoj, de popularaj edifaj libroj, de lernolibroj kaj de malmultekostaj popolaj eldonoj de furoraj verkoj kiel Pfarrer von Kalenberg (de Philipp Frankfurter), Till Eulenspiegel, Doktor Faust: ili mendeblis kaj legiĝis ĉie en la Sankta Romia Imperio.

En 1599 startis propra preso de muziknotoj per eldono de komponaĵoj de Thomas Elsbeth. En 1600 sekvis aĵoj de Bartholomäus Gesius (sume 40 de li). Eldoneje sume fariĝis preskaŭ 120 muzikaj presaĵoj. La kantoroj Johann Friderich, Johann Friderici, Georg Herbschlep, Stephan Höpner, Joachim Lyrman, Georg Pencunius, Friedrich Pittanus, Johann Postius, H.G. Schott, Georg Vechner, Johann Wehner, Johann Eccard, Bartholomäus Praetorius kaj Paul Lütkeman presigis ĉiujn siajn aferojn en la presejo Hartmann.

La de Hartmann produktitaj motetoj kaj eklezi-kantaj libroj ja modelis por orientgermana eklezia muziko ĉirkaŭ la 1600-a jaro.

Fonto

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.