Johann Friedrich Alberti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de januaro 1642 en Tönning |
Morto | 14-an de junio 1710 (68-jaraĝa) en Merseburg |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | komponisto • orgenisto |
Johann Friedrich Alberti (* 11-a de januaro 1642 en Tönning, Schleswig; † 14-a de junio 1710 en Merseburg) estis germana orgenisto kaj komponisto.
Sian edukadon li ricevis en Lepsiko ĉe Werner Fabricius kaj en Dresdeno ĉe Vincenzo Albrici. Poste li laboris kiel katedralorgenisto en Merseburg ĝis sia eksiĝo en la jaro 1698, kaŭze de paralizo de sia dekstra mano sekve de apopleksio.
Pro tio oni dungis lian lernanton Georg Friedrich Kauffmann kiel substituanto, kiu post la morto de Alberti sukcedis tiun kiel princa saksa merseburga kortega kaj katedrala orgenisto ĉe la kortego de la duko de Saksio kaj la katedralo de Merseburg.
Alberti kreis ĥoralpreludojn kaj ĥoralmuzikigojn samkiel diversajn sakralajn kantaĵojn.
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Johann Friedrich Alberti en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Eintrag in der ADB
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.