Johann Christian Reinhart | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de januaro 1761 en Hof |
Morto | 9-an de junio 1847 (86-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Bavario |
Okupo | |
Okupo | pentristo • gravuristo • landscape painter • pastoro • grafikartisto |
Johann Christian REINHART (naskiĝinta la 24-an de januaro 1761 en Hof, mortinta la 8-an de junio 1847 en Romo) estis germana pentristo kaj akvafortisto.
Vivo
Reinhart dediĉis sin unue je teologiaj studoj en Lepsiko frekventante paralele horojn privatajn ĉe Adam Friedrich Oeser pri desegnado kaj pentrado. En Dresdeno poste li finfine ekartistis. En 1789 li iris Romon kie li influitis de Asmus Carstens kaj Joseph Anton Koch kaj ekloĝis ĉefdomicile.
Graveco
Reinhart estis reprezentanto de historia-stilisma pejzaĝpentrado. Same kiel la kamaradoj li faris elstarajn laboraĵojn desegnade, dume liaj olebildoj suferas je dureco kaj malvarmeco de koloroj. Ili temas ĉefe pri ĉaseblaj bestoj respektive mitologiaj kaj ĝenraj figuroj. Kun Jacob Wilhelm Mechau el Lepsiko kaj Albert Christoph Dies el Hanovro li publikigis 72 akvafortajn broŝurojn pri Italujo (Nurenbergo 1799). Liaj plej imponaj laboraĵoj de la malfrua tempo estis la pentraĵoj en Massimi-palaco en Romo kun kvar temperaj bildoj, nome aspektoj de la Malta-vilaro por la bavara reĝo Ludoviko la 1-a.
Literaturo
- Baisch: Johann Christian Reinhart und seine Kreise, Lepsiko 1882
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 16. Leipzig 1908, p. 760 kio relegeblas tie ĉi interrete.
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Johann Christian Reinhart en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Christiane Schachtner: Johann Christian Reinhart. Die vier Ansichten von der Villa Malta auf Rom 1829–1835.
- Hamburger Kunsthalle: Johann Christian Reinhart. Ein deutscher Landschaftsmaler in Rom Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Neue Pinakothek: Johann Christian Reinhart Arkivigite je 2012-10-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Belinda Grace Gardner: Stimmungsbilder der Romantik. Die Kunsthalle würdigt Landschaftsmaler Johann Christian Reinhart mit einer Retrospektive. En: Welt am Sonntag, 28.10.2012
- Sven Behrisch: Sein Freund, der Baum. Über das Schicksal des Landschaftszeichners Johann Christian Reinhart, der dem Klassizismus verfiel. En: Die Zeit, 1/2013, p. 52