Johann Andreas Silbermann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de junio 1712 en Strasburgo |
Morto | 11-an de februaro 1783 (70-jaraĝa) en Strasburgo |
Lingvoj | franca • germana |
Familio | |
Patro | Andreas Silbermann |
Frat(in)oj | Johann Daniel Silbermann • Johann Heinrich Silbermann |
Okupo | |
Okupo | orgenkonstruo • klavicenfaristo |
Johann Andreas Silbermann (n. 26-a de junio 1712 en Strasburgo; m. 11-a de februaro 1783 samloke) estis alzaca Orgenkonstruisto.
Vivo
Silbermann estis la filo de la alzaca orgenkonstruisto, devenanta el Saksio, Andreas Silbermann kaj la nevo de Gottfried Silbermann, kiu en Saksio samsukcese konstruis orgenojn. La orgenkonstruaj majstroj Johann Daniel Silbermann kaj Johann Heinrich Silbermann estis liaj fratoj.
Kiam la 16-an de marto 1734 mortis lia patro, Silbermann daŭrigis kunpermeso de la urbo la laboron de sia patro kaj iĝis ties posteulo.
Silbermann konstruis ĉ. 40 orgenojn en la katedralo de Arlesheim, Colmar, Strasburgo (Thomaskirche, Saint-Pierre-le-Jeune protestant) ktp. En 1775 li publikigis Geschichte der Stadt Strassburg (historio de la urbo Strasburgo).
En la aĝo de 71 jaroj Johann Andreas Silbermann mortis en Strasburgo.
Verkoj
- Local-Geschichte der Stadt Strassburg. - Strassburg : Lorenz, 1775
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Johann Andreas Silbermann en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Tastenwiki Arkivigite je 2007-05-17 per la retarkivo Wayback Machine - Portal Historischer Klavierbau