Johann Andreas Bose
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1626 (1626-06-27)
en Leipzig
Morto 29-an de aprilo 1674 (1674-04-29) (47-jaraĝa)
en Jena
Lingvoj latina
Alma mater Universitato de Lepsiko
Okupo
Okupo historiisto universitata instruisto

Johann Andreas BOSE (latinigite: Bosius; naskiĝinta la 27-an de junio 1626 en Lepsiko, mortinta la 29-an de aprilo 1674 en Jena) estis germana historiisto kaj filologo.

Vivo

Estante filo de juvelisto li ĝuis privatan instruadon dum kiu li lernis lingvojn. Dum al Tridekjara milito la gepatroj devis fuĝi Lepsikon kaj sekve Bose venis je Kastelo Lichtenburg je Prettin kie la familion protektis Hedvigo el Danujo. Tiuloke li edukiĝis kun junaj nobeloj. Post reveno Lepsikon li ekstudis ĉe la Universitato de Lepsiko. Laŭ la volo de la patro, kelkaj parencoj kaj apogantoj (ekz. de Martin Geier) li ekstudis en la aĝo de 14 jaroj. Li aŭskultis prelegojn de Andreas Rivinus, Müller, Conrad Bavarus kaj Hieronymus Kromayer.

En 1641 jam li iĝis bakalaŭro pri filozoio kaj iris en marto 1642 al la Universitato de Wittenberg. Dum tri jaroj li frekventis la prelegojn ĉe la fakultatoj filozofia kaj teologia, ekz. ĉe August Buchner, Nikolaus Pompeius, la parenco Wilhelm Leyser la 1-a Inter la kunstudentoj estis Balthasar Cellarius kaj Johannes Christoph Seldius kiu ankaŭ subtenadis. En junio 1645 Bose revenis Lepsikon kie li magistriĝis pri filozofio.

Siajn studojn li daŭrigis paske de 1647 en Strasburgo pri historio (Boecler) kaj teologio (Schmid, Dannhauer, Dorscheus). Pro ke la patro insistis pri patruja reiro (kiu bezonis flegadon fare de la filo) Bose almenaŭ uzis la reveturadon viziti kelkajn arkivojn kaj bibliotekojn survoje ĉe Rejno, Majno kaj Mozelo kaj kun raraĵoj kaj manuskriptoj. En 1652 li estis alveninta Lepsike kaj ekpartoprenis disputadojn altlernejajn. En 1655 li iĝis asesoro pri filozofio ĉe la lepsika universitato kaj ekdeĵoris ĉe la katedro pri historio samjare. En januaro 1656 estis lia oficiala ekprofesoreco.

La altlernejo de Jena apenaŭ ne tuŝiĝis fare de la maloj de la Tridekjara milito kaj elstaraj profesoroj tiutempe ekloĝis en Jena, ekz. la teologo Johannes Musäus, la juristo Georg Adam Struve, la medicinisto Werner Rolfinck, la matematikisto Erhard Weigel. La ĉeesto de multe da elstaruloj efektivigis duobligon de la nombroj de studentoj.[1] Kune kun Weigel li fondis la klubon Societas quaerentium, kiun ani rajtis kaj studentoj kaj profesoroj.[2] Ankoraŭ partoprenis Bose la organizajn strukturojn universitatajn kaj estis kvinfoje dekano de la filozofia fakultato kaj unufoje rektoro.

En 1661 li verkis kune kun Johann Arend von der Lieth studon pri Tiberius Caesar. Ekde 1669 li akceptis ĉe si la polan teologon kaj fizikiston Johannes Cyprian kiu gaststudentis en Jena. Suferante je artrito li ankaŭ suferis je malbona digesto. Katedra posteulo de li fariĝis Kaspar Sagittarius. Postmorte la altlernejo akiris lian kolekton pri ĉ. tri miloj da manuskriptoj kaj presitaĵoj sub la titolo Bibliotheca Bosiana. En ĝi troviĝas ekz. kopio de la monda kroniko de Otto von Freising, aŭtografo de la mondkroniko de Frutolf von Michelsberg kaj la plej malnova germanlingva martirlibro de ĉ. 1275. Geedziĝo kun Anna Barbara Cummer estis en oktobro 1664, vidvino de la princa palatinata kortegpredikisto kaj konventasesoro Johann Hoffmann. Ili restis seninfanaj.

Verkoj (elekto)

  • Tiberius Caesar. 1661 (daten.digitale-sammlungen.de).
  • De prudentia et eloquentia civili comparanda. Diatribae isagogicae quarum haec prodit auctior sub titulo de ratione legendi tractandique historicos. Accedit notitia scriptorum historiae universalis primum edita cura Georgii Schubarthi 1677.

Referencoj

  1. Reinhard E. Schielicke, Klaus-Dieter Herbst, Stefan Kratochwil (eld.): Erhard Weigel – 1625 bis 1699 Barocker Erzvater der deutschen Frühaufklärung. Frankfurt am Main 1999, p. 8.
  2. Johann Doschner: Erhard Weigel in seiner Zeit. Ĉe: Reinhard E. Schielicke, Klaŭs-Dieter Herbst, Stefan Kratochwil (eld.): Erhard Weigel – 1625 bis 1699 Barocker Erzvater der deutschen Frühaufklärung. Frankfurt am Main 1999, p. 11–38, konkrete p. 18.

Literaturo

  • Fritz Roth: Restlose Auswertungen von Leichenpredigten und Personalschriften für genealogische und kulturhistorische Zwecke. Band 7, Selbstverlag, Boppard am Rhein 1972, p. 317, R 6496.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.