Johan Ludvig Runeberg | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Johan Ludvig Runeberg | ||||
Naskiĝo | 5-an de februaro 1804 en Jakobstad | ||||
Morto | 6-an de majo 1877 (73-jaraĝa) en Porvoo | ||||
Tombo | Porvoo vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Etno | Svedlingvaj finnlandanoj vd | ||||
Lingvoj | sveda • finna vd | ||||
Ŝtataneco | Grandprinclando Finnlando • Svedio vd | ||||
Alma mater | Reĝa Akademio de Åbo (Turku) vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Lorenz Ulrik Runeberg vd | ||||
Gefratoj | Carolina Runeberg vd | ||||
Edz(in)o | Fredrika Runeberg vd | ||||
Infanoj | Walter Runeberg • Ludvig Mikael Runeberg • Lorenzo Runeberg • Johan Wilhelm Runeberg • Fredrik Runeberg vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • poeto • ĵurnalisto • himnoverkisto vd | ||||
Laborkampo | poezio vd | ||||
Aktiva dum | 1827– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Maamme ❦ The Elk Hunters ❦ The Tales of Ensign Stål vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johan Ludvig RUNEBERG (naskiĝis la 5-an aŭ 7-an de februaro 1804, mortis la 6-an de majo 1877) estis svedlingva finnlanda poeto. J. L. Runeberg estas la nacia poeto de Finnlando.

Runeberg naskiĝis en Jakobstad (finne: Pietarsaari) kaj studis en Åbo (finne: Turku). Li laboris kaj mortis en Borgå (finne: Porvoo), kie lia hejmo estas muzeigita.
La plej granda parto de lia poezio estas romantika kaj priskribas la vivon de la kamparanoj en Finnlando. Lia plej fama verko estas la poemciklo Fänrik Ståls Sägner, kiu estiĝis inter 1840 kaj 1860. Ĝia unua ero Vårt land (finne: Maamme) fariĝis la Nacia himno de Finnlando. En sia konata poemo, Bonden Paavo (farmisto Paavo, Saarijärven Paavo en la finna), Runeberg priskribas la persistemon kaj forton de spirito (Sisu) de kamparano, kiu ĉiujare metas pli kaj pli da floemo en la panon por doni ĝin al siaj najbaroj kaj tiel malhelpi morton per malsatego.
J. L. Runeberg estas la avo de Nino Runeberg, la unua prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando.