Joachim Löw | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de februaro 1960 (64-jaraĝa) en Schönau im Schwarzwald |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Frat(in)o | Markus Löw |
Amkunulo | Jeanette Hain |
Okupo | |
Okupo | futbalisto • futbala trejnisto |
Joachim "Jogi" Löw estas germana eksa profesia futbalisto kaj nuna futbala trejnisto. Li naskiĝis la 3-an de februaro 1960 en Schönau im Schwarzwald (Baden-Virtembergo), do nun estas 64-jara. Inter la jaroj 1978 kaj 1995, la sportisto estis profesia futbalisto ĉe la kluboj "SC Freiburg", "VfB Stuttgart", "Eintracht Frankfurt", "Karlsruher SC", "FC Schaffhausen", "FC Winterthur" kaj "FC Frauenfeld".
Joachim Löw trejnis kaj gvidis la germanan nacian teamon de futbalo ekde la fino de la Futbala Mondpokalo 2006 en julio 2006 ĝis la fino de julio 2021, post kiam jam antaŭ julio 2016 li estis kuntrejnisto. Kadre de la jaro 2008 li kun sia teamo unuafoje aparte estis en la fokuso de la publika intereso en junio dum la tri turniraj semajnoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Antaŭ kaj dum Futbala Mondpokalo 2006 li jam estis asista trejnisto de la nacia teamo, flanke de la nacia trejnisto Jürgen Klinsmann, kaj post ties rifuzo plilongigi la kontrakton dum julio 2006 transprenis lian postenon. Post 2008, li daŭre restis la trejnisto de la nacia teamo dum la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 en Pollando kaj Ukrainio, en la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio kaj same en la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021, pro la kronvirusa pandemio prokrastita de 2020 sekvajaren, li lastfoje trajnis la nacian teamon.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Joachim Löw – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|
|
|
|
|
|