Joe Thomas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de junio 1909 en Uniontown |
Morto | 3-an de aŭgusto 1986 (77-jaraĝa) en Kansasurbo |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | ĵazmuzikisto • saksofonisto |
Joseph Vankert „Joe“ Thomas (* 19-an de junio 1909 en Uniontown (Pensilvanio); † 3-an de aŭgusto 1986 en Kansasurbo) estis usona ĵaza kaj ritmenblusa tenorsaksofonisto, kantisto kaj bandestro.
Vivo
Thomas konatiĝis kiel aldosaksofonisto en la orkestro de Horace Henderson (1929/1930), transiris poste dum sia membreco en la bando de Stuff Smith en 1930/31 al tenorsaksofono. Ekde 1932 li laboris ĉe Jimmie Lunceford kaj apartenis al la bando ĝis la morto de Lunceford en la jaro 1947, en kiu li ofte soloois kaj foje ankaŭ kantis. Joe Thomas kaj Ed Wilcox direktis psote dum unu jaro la Lunceford-Band kiel fantombando.
Fine de la 1940-aj kaj en la fruaj 1950-aj jaroj li direktis ritmenbluso-sesopon, en kiu ludis i.a. Emmett Berry kaj George Duvivier; li poste tamen forlasis la muziknegocon, por labori meze de la 1950-aj jaroj en la familia entrepreno. En la 1960-aj jaroj li denove komencis foje prezenti, ekz. en 1970 je la New York Jazz Festival kaj en 1968 je la Newport Jazz Festival, kie li sub Count Basie ludis aranĝaĵojn de Lunceford. Ekde fine de la 1970-aj kaj komence de la 1980-aj jaroj ekestis ankaŭ sonregistraĵoj je propra nomo, i.a. kun Jimmy Rowles (1979) kaj Jay McShann (1982).
La tenorsaksofonisto ne estas intermiksenda kun la samnoma svingotrumpetisto Joe Thomas, kiu i.a. ludis en la orkestro de Fletcher Henderson.
Diskoj
- Giants of Small-Band Swing Vol. 2 (OJC, 1946)
- Jumpin´ with Joe (Swingtime, 1949-52)
- Speak You Piece (Sue, 1964
- Raw Meat (Uptown, 1982)
- Blowin’ in from K.C. (Uptown, 1984)
Literaturo
- Richard Cook, Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz Recordings. 8-a eldono. Penguin, Londono 2006, ISBN 0-141-02327-9.
- Leonard Feather, Ira Gitler: The Biographical Encyclopedia of Jazz. Oksfordo, Novjorko 1999, ISBN 978-0-19-532000-8.
- Carlo Bohländer u.a.: Reclams Jazzführer. 1989.