Jodocus Badius (1462–1535) | ||
---|---|---|
![]() Emblemo de la presejo de Jodocus Badius. | ||
Persona informo | ||
Josse Bade | ||
Naskiĝo | 1462 en Kastelo de Asse, Belgio | |
Morto | 1535 en Parizo, Francio | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Universitato de Ferrara | |
Subskribo ![]() | ||
Profesio | ||
Okupo | presisto • eldonisto vd | |
Aktiva en | Gento • Liono • Parizo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Josse Bade (1462-1535) aŭ "Josse van Asche " estis belga historiisto, presisto, humanisto, eldonisto, latinisto, helenisto kaj gramatikisto. Jodocus Badius estis erudiciulo kiu ludis centran rolon en la florado de la humanismo kaj de la presita kulturo en la Franca Renesanco. En kariero de kvar jardekoj, li okupiĝis pri la presita publikigo de io, kiu proksimiĝis al mil eldonoj.
Biografio
Josse Badius naskiĝis en la vilaĝo de Asse (antaŭe Assche) proksime de Bruselo, en Flandra Brabanto, en 1462. Li estis akademiulo kun konsiderinda reputacio, studinte en Bruselo kaj Ferrara kaj instruante la grekan dum pluraj jaroj en Liono, Francio. Dum la jaroj 1492–1498, ankoraŭ en Liono, li eklaboris kiel provleganto kaj redaktoro por la presisto Jean Trechsel.
Li translokiĝis al Parizo, kie li fondis sian propran presejon en la jaro 1503, kiu fine prenis la nomon "Prelum Ascensianum". Kun 775 eldonoj, ĝi funkciis kiel unu el la plej aktivaj eldonejoj dum la unuaj tri jardekoj de la 16-a jarcento. Li specialiĝis pri romiaj klasikaj tekstoj en la latina, ofte kun siaj propraj karakterizaj komentoj por la studenta merkato.
![](../I/Horace_1517_title_page.jpg.webp)
Ekzemple, por la dramverkisto Publius Terentius Afer li publikigis la verkon "Praenotamenta", en 1502. Ĉi tio enkondukis la temon pri romia komedio per longa traktado de la ĝeneralaj teorioj pri poezioj kaj ĝisfunda diskuto pri ĝiaj originoj, evoluo kaj klasifikoj. Li ankaŭ publikigis verkojn de samtempaj humanismaj verkistoj. Li ofte laboris kun aŭ por Jean Petit ankaŭ konata kiel Johannes Parvus (1493-1530), la plej grava librovendisto kaj eldonisto de la epoko.
Li ankaŭ estis la aŭtoro de multaj teatraĵoj, inter kiuj estas vivo de Tomaso de Kempis (1379-1471) kaj satiraĵo pri la malsaĝaj virinoj titolita "Navicula Stultarum Mulierum" ("La ŝipo de la malsaĝaj virinoj").
Badius mortis en 1535. Lia laboro estis daŭrigita de lia dua filo Conrad Badius. Lia tomba surskribo estis skribita fare de lia nepo Henry Stephanus. Conrad Badius konfesis esti hugenota kaj pro tio li estis devigita fuĝi al kalvinisma Ĝenevo en 1549.
Badius estis edziĝinta al Thelif, filino de la presisto Johannes Treschel, kaj havis tri filinojn. Lia filino, Petronilla, edziniĝis al Robert Estienne la 1-a (1500-1559) kaj patrino de Henri Estienne la Juna (1528-1598).[1]
Verkaro
- De epistolis componendis compendium, 1501
- In epistolarum compositionem compendium isagogicum, 1501
- De calamitatibus temporum seu contra peccatorum monstra Aureum Baptiste Mantuani Poema, Battista Mantovano, 1502
- Baptiste Mantuani Buccolica seu Adolescentia, 1505
- De calamitatibus temporum seu contra peccatorum nostra Aureum Baptiste Mantuani Poema, 1506
- Opera Salustiana, Gaius Sallustius Crispus, 1506
- Pharsalia, Marcus Annaeus Lucanus, Johannes Sulpitius, 1506
- Opera de Officiis, de amicitia, de Senectute, ejusdem Paradoxa, Marcus Tullius Cicero, 1507
- In elegantiaru Augustini Dathi codice cotenta, 1510
- Quintus Horatii Flacci Opera, Quintus Horatius Flaccus, Antonio Mancinelli, 1511
- Epistole familiares, Marcus Tullius Cicero, 1512
- Baptistae Mantuani bucolica seu adolescentia, Battista Mantovano, 1513
- Tertius et vltim' Tomus poemarum Reuerdi patris Baptiste Matuani, 1513
- Rudimenta Ascensiana, 1523
- Commentarii Linguae Graecae, 1529
- Adolescentia seu Bucolica, 1546
- Universum poema, Marcus Valerius Probus, Maurus Servius Honoratus, 1558
- Vitae Thomae a Campis
- Epigrammatum Liber
- Navicula Stultarum Mulierum
Literaturo
Vidu ankaŭ
- Cicerono (106 a. K. - 43 a. K.)
- Titus Lucretius Carus (99 a. K. - 55 a. K. )
- Kajo Salustio Krispo (86 a. K. - 35 a. K.)
- Quintus Horatius Flaccus (65 a. K. - 8 a. K.)
- Publius Ovidius Naso (43 a. K. - 17 AD)
- Aulus Persius Flaccus (34-62)
- Marcus Fabius Quintilianus (35-96)
- Marcus Valerius Martialis (40-102)
- Publius Terentius Afer (195-158)
- Teodoriko la Granda (454-526)
- Francesco Petrarca (1304-1374)
- Tomaso de Kempis (1379-1471)
- Giovanni Tortelli (1400-1466)
- Agostino Dati (1420-1478)
- Cristoforo Landino (1424-1498)
- Giorgio Merula (1430-1494)
- Battista Guarino (1434-1503)
- Battista Mantovano (1447-1516)
- Jakob Wimpfeling (1450-1528)
- Erasmo de Roterdamo (1465-1536)
- Vilhelmo Budeo (1468-1540)
- Hans Grüninger (1455-1532)
- Guillaume Cop (1460-1532)
- Publio Fausto Andrelini (1462-1518)
- Johannes Cincinnius (1485-1555)
- Noël Béda (1470-1537)
- Michael Hummelberger (1487-1527)
- Robert Estienne la 1-a (1500-1559)
- Gisbert Longolius (1507-1543)
- Henri Estienne la Juna (1528-1598)