Jodlado estas kantado sen teksto kun rapida ŝanĝo inter kap- kaj brustvoĉo (do inter falseto kaj normala voĉo). Ofte oni rilatas tiun kantotipon kun tradiciaj kutimoj de Tirolo, Aŭstrio. Tamen tiu voĉotekniko estas uzata en multaj kulturoj tra la mondo. Oni konsideras, ke la unua kiu registris jodladon estis Riley Puckett en 1924.
Eksteraj ligiloj
- "Jodel-Esperanto" - ŝerca kanto pri internacia kompreniĝo per jodlado de Bobbejaan Schoepen, 1955
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.