Jocelyn Bell Burnell | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nordirlanda astrofizikisto | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Jocelyn Bell Burnell | |||||
Naskonomo | Susan Jocelyn Bell Burnell | ||||
Naskiĝo | 15-an de julio 1943 (80-jaraĝa) en Belfasto | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Armagh vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | The Mount School (York) • Universitato de Glasgovo • Kolegio Murray Edwards vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Martin Burnell vd | ||||
Infanoj | Gavin Burnell vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo • astrofizikisto • fizikisto vd | ||||
Laborkampo | pulsaro • astronomio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Antony Hewish vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | malkovro vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jocelyn BELL BURNELL (naskiĝis la 15-an de julio 1943 en Belfasto) estas nordirlanda astrofizikisto,[1][2] kiu malkovris la unuan trovitan radioondan pulsaron kiel doktoriĝonta studento en 1967.[3][4] Ĉi tiu malkovro eventuale meritis la Nobel-premio pri Fiziko en 1974; tamen, ŝi ne estis inter la ricevintoj.[5] La referaĵo kiu anoncis la malkovron de pulsaro havis kvin aŭtorojn. La gvidanto de Bell Burnell, Antony Hewish,[6][7] listigita unue, Bell Burnell due. Hewish ricevis la Nobel-Premion, kun la astronomo Martin Ryle. Je tiu tempo, astronomo Sir Fred Hoyle kritikis la ellason de Bell Burnell.[8][9][10] En 1977, Bell Burnell diris "Mi kredas ke malnobligus la Nobel-Premion se oni aljuĝiĝus al esploraj studentoj, krom en tre esceptaj cirkonstancoj, kaj mi ne kredas ke ĉi tiu kazo estas unu el ili."[11] La Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj, en ĝia eldonaĵo anonci la 1974 Nobel-Premion pri Fiziko,[12] menciis Ryle kaj Hewish pro ilia pionira laboro en radio-astrofiziko, kun aparta mencio de la laboro de Ryle pri apertursinteza tekniko, kaj la decida rolo de Hewish en la malkovro de pulsaroj.
Bell Burnell servis kiel prezidanto de la Royal Astronomical Society (Reĝa Astronomia Societo de Britujo) de 2002 ĝis 2004, kiel prezidanto de la Institute of Physics (Instituto de Fiziko de Britujo) de oktobro 2008 ĝis oktobro 2010, kaj kiel portempa prezidanto de la Instituto post la morto de ŝia posteulo, Marshall Stoneham, en frua 2011. En 2018, ŝi ricevis la Breakthrough Prize in Fundamental Physics (Trarompa premio en fundamenta fiziko). Post la anonco de la premio, ŝi decidis donaci la tutan premian monon £2,3 milionojn por helpi inajn, minoritatajn, kaj rifuĝintaj studentojn kiuj volas iĝi esploristoj en fiziko. La monon administras la Institute de Fiziko.[13][14] La rezulta stipendia skemo nomiĝas la "Bell Burnell Graduate Scholarship Fund".[15][16] En 2021 ŝi ricevis la Copley-medalon de la Reĝa Societo de Londono. Ŝi estis la dua virino en la longa historio de tiu prestiĝa premio kiu ricevis ĝin, post Dorothy Crowfoot Hodgkin en 1976.
Kariero kaj esplorado


Bell Burnell diplomiĝis en la Universitato de Glasgovo per Bakalaŭro de Scienco en Natura Filozofio (fiziko), kun honoro, en 1965 kaj doktoriĝis en la Universitato de Kembriĝo en 1069. En Kembriĝo ŝi frekventis je New Hall, Kembriĝo, kaj laboris kun Hewish kaj aliaj por konstrui [noto 1] la Interplaneda Scintila Tabelo proksime al Kembriĝo por studi kvazarojn, kiuj estis freŝe malkovritaj.[noto 2]
La 28-an novembro 1967, ŝi detektis "ioman rubaĵon" per sia registranta mezurilo kiu skanis la ĉielon. La signalo estis videbla en datumoj registritaj en aŭgusto, sed ĉar oni devis kontroli la grafikaĵojn mane, ŝi trovis ĝin nur post tri monatoj.[17] Ŝi konstatis ke la signalo pulsis tre regule, po unu pulso en 1,3 sekundoj. Oni portempe nomis ĝin "Eta verda viro 1". Post kelkaj jaroj oni identigis ĝin rapide turniĝanta neŭtrona stelo kaj katalogis ĝin PSR B1919+21. La BBC dokumentis ĝin, en la serio Horizon.[18] En 2020-a lekcio ĉe Universitato Harvard, ŝi rakontis kiel la amaskomunikiloj traktis la malkovron de pulsaroj, en intervjuoj laŭ norma "naŭza" formato: oni demandis al Hewish pri la astrofiziko, kaj al ŝi pri la "homa intereso", petante pri esencaj statistikoj, kiom da amatoj ŝi havis, kia koloro estis ŝia hararo, kaj oni petis ke ŝi malbutonumu iujn butonojn por la fotoj.[19] Raportisto priscienca de ĵurnalo The Daily Telegraph mallongigis pulsanta radia fonto al pulsaro.[19] Ŝi laboris ĉe la Universitato de Southampton inter 1968 kaj 1973, Universitata Kolegio Londono de 1974 ĝis 82 kaj la Reĝa Observatorio de Edinburgo, (1982–91). De 1973 ĝis 1987 ŝi estis mentoro, konsilanto, ekzamenisto, kaj lekciisto por la The Open University de Britio.[20] En 1986, ŝi iĝis projektodirektoro por la radioteleskopo James Clerk Maxwell sur Mauna Kea, Havajo.[21] Ŝi estis Profesoro pri Fiziko ĉe la Open University de 1991 ĝis 2001. Ŝi ankaŭ estis vizitanta profesoro ĉe Universitato Princeton en Usono kaj Dekano de Scienco ĉe la Universitato de Bath (2001–04),[22] kaj Prezidanto de la Reĝa Astronomia Societo de Britujo inter 2002 kaj 2004.
Bell Burnell aktuale estas Vizitanta Profesoro de Astrofiziko ĉe la Universitato de Oxford, kaj Fratulino de Kolegio Mansfield.[23] Ŝi estis Prezidanto de la Brita Instituto de Fiziko inter 2008 kaj 2010.[24] En februaro 2018 ŝi dungiĝis Rektoro de la Universitato de Dundee.[25] En 2018, Bell Burnell vizitis Parkes, NSW, Aŭstralio, por prezenti la kernan John Bolton-lekcion ĉe evento de la Central West Astronomical Society (Centra Okcidenta Astronomia Societo).[26][27]
En 2018, ŝi ricevis la premion Special Breakthrough Prize in Fundamental Physics (Trarompa premio en fundamenta fiziko), kiu valoris tri milionojn da dolaroj (£2,3 milionoj), pro sia malkovro radioondan pulsarojn.[28] La Speciala Premio ne limiĝas al freŝaj malkovroj.[29] Ŝi donacis la tutan monsumon "por financi virinojn, nesufiĉe reprezentatajn etnajn minoritatojn kaj rifuĝantajn studentojn por iĝi esploristoj pri fiziko",[30] la fonduson administras la Instituto de Fiziko.[14]
La asteroido 25275 Jocelynbell estas nomita en ŝia honoro.
Publikaĵoj
Ŝiaj publikaĵoj[noto 3] inkluzivas:
- Burnell, S. Jocelyn. (1989) Broken for Life, Swarthmore Lecture. Londono: Quaker Home Service. ISBN 978-0-85245-222-6.
- Riordan, Maurice. (27 October 2008) Dark Matter: Poems of Space. Calouste Gulbenkian Foundation. ISBN 978-1-903080-10-8.
Notoj
- ↑ "... enirante la fakultaton, ĉiu studento ricevis ilaron: tenajlo, longa tenajlo, tranĉtenajlo, kaj ŝraŭbilo...", dirite dum publika lekcio en Montrealo dum la konferenco 40 Jaroj de Pulsaroj, 14 aŭgusto 2007
- ↑ Interplanetary scintillation allows compact sources to be distinguished from extended ones.(Bonvolu krei Kategorio:Artikoloj kun senfontaj asertoj ekde january 2018!)
- ↑ Ŝablono:Scopus id
Referencoj
- ↑ Bell Burnell, Dame (Susan) Jocelyn (angle) (HTML). WHO'S WHO & WHO WAS WHO. Alirita 2019-06-07.
- ↑ Visiting star at college (angle) (HTML). Lurgan Mail (2007-02-13). Arkivita el la originalo je 2019-04-07. Alirita 2019-06-07.
- ↑ Cosmic Search Vol. 1.
- ↑ Hargittai 2003, p. 240.
- ↑ Tesh & Wade 2017, pp. 31–33.
- ↑ Hewish et al. 1968, p. 709.
- ↑ Pilkington et al. 1968, p. 126.
- ↑ Westly 2008.
- ↑ Judson 2003.
- ↑ McKie 2010.
- ↑ NYAS 1977.
- ↑ Nobelprize.org 1974.
- ↑ Sample 2018.
- 1 2 Kaplan & Farzan 2018.
- ↑ Ghosh 2019.
- ↑ IoP 2019.
- ↑ Schilling 2017.
- ↑ BBC 2010.
- 1 2 Bell Burnell 2020.
- ↑ Jocelyn Bell Burnell profile.
- ↑ Notable Women 1997.
- ↑ University of Bath 2004.
- ↑ UoO 2007.
- ↑ Institute of Physics: Council.
- ↑ Univ of Dundee 2018.
- ↑ Warren & Thackray 2018.
- ↑ CWAS 2018.
- ↑ Merali 2018.
- ↑ Breakthrough Prize 2018.
- ↑ Ghosh 2018.