Joachimus Camerarius Senior (1500-1574) | ||
---|---|---|
humanista Germanicus | ||
Persona informo | ||
Joachim Camerarius der Ältere | ||
Naskiĝo | 12-a de aprilo 1500 en Bamberg, Germanio | |
Morto | 17-a de aprilo 1574 en Lepsiko, Germanio | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | latina • antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Wittenberg, Universitato de Lepsiko, Universitato de Tübingen, Universitato de Erfurto | |
Profesio | ||
Okupo | renesanca humanisto • klasikisto • universitata instruisto • poeto • klasika filologo vd | |
Laborkampo | filologio • historio vd | |
Aktiva en | Leipzig • Tübingen vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Joachim Camerarius, la Maljuna (1500-1574) (* Bamberg, en la 12-a de aprilo 1500 - Lepsiko, en la 17-a de aprilo 1574) estis germana poeto kaj humanisto. Li estis tradukisto el grekaj kaj latinaj verkistoj. Li naskiĝis filo de Johannes Kammermeister, ĉambristo de la Episkopo de Bamberg kaj urbokonsilisto. Li studis unue en Bamberg kaj en 1512 enmatrikuliĝis en la Universitato de Lepsiko kie Georg Helt (1485-1545)[1] estis lia profesoro. En 1516, li studis la grekan en la sama universitato kaj Petrus Mosellanus (1493-1524)[2] estis lia profesoro.
En 1518, li translokiĝis al la Universitato de Erfurto, kie li konatiĝis kun Eobanus Hessus, Euricius Cordus (1486-1537)[3] kaj Mutianus Rufus (1470-1526)[4]. En 1521, li daŭrigis siajn studojn en la Universitato de Wittenberg kie li diplomiĝis kaj konatiĝis kun Filipo Melanktono. En 1522, li estis nomumita profesoro pri zoologio kaj tradukis la "Naturan Historion"[5] de Plinio la Maljuna kaj "Institutio oratoria"-n de Marko Fabio Kvintiliano (35 AD - 95 AD).
En 1525, li fariĝis profesoro pri Grekaj lingvo kaj literaturo, kaj rekomendita de Melanktono, en 1526, li estis nomumita profesoro pri la greka kaj latina en la ĵus fondita Gimnazio de Sankta Egidio[6], en Nurenbergo. En 1530, li partoprenis kiel delegito el Nurenberg en la Dieto de Aŭgsburgo, kie li helpis Melanktonon skribi la Aŭgsburgan konfeson. En 1532, li tradukis latinen la verko "Underweysung der Messung" de Alberto Durero, sub la titolo "De Sym[m]etria partium in rectis formis hu[m]anorum corporum". En 1535, oni indikis lin al la Universitato de Tübingen, kie li plenumis reliefajn rolojn ĉe la organizado de la universitato. En 1541, li faris similan laboron en Lepsiko, kaj ĝis sia morto, li profesoris en la Universitato de Lepsiko. En la movado de la reformo, li elfaris elstarajn rolojn kaj liaj konsiloj estis ofte serĉataj de la protestanta estraro.
Verkoj
- Theocriti Syracvsani Eidyllia Triginta Sex Theocritus, Helius Eobanus Hessus - 1545
- De praedictionibus astronomicis Libri IV: i.e. Quadripartitum ... Libri IV. Claudius Ptolemaeus, Philipp Melanchthon - 1553
- Liber continens continua Serie Epistolas Philippi Melanchthonis scriptas ... Philipp Melanchthon, Ernst Vögelin - 1569
- Fabulae Aesopus - 1571
- Arithmologia ethica: cum versione latina - 1571
- De animalium proprietate Gregor Beresman - 1575
- Epistolae familiares - 1583
- De Philippi Melanchthonis ortu, totius vitae curriculo et morte ... narratio - 1592
- Eklekta Geōrgika, Sive Opuscula Quaedam De Re Rustica - 1596
- Joach. Camerarii Symbolorum et emblematum centur, Volumes 1-3 Ludwig Camerarius - 1654
Literaturo
Vidu ankaŭ
- Mutianus Rufus (1470-1526)[4]
- Georg Helt (1485-1545)[1]
- Euricius Cordus (1486-1537)[3]
- Petrus Mosellanus (1493-1524)[2]
- Hieronymus Baumgartner (1498-1565)[7]
- Johannes Hommel (1518-1562)[8]
- Esrom Rüdinger (1523-1591)[9]
- Joachim Camerarius, la Juna (1534-1598)[10]
- Matthäus Dresser (1536-1607)[11]
Referencoj
- 1 2 Personensuche
- 1 2 Personensuche
- 1 2 Personensuche
- 1 2 Personensuche
- ↑ Naturalis Historia
- ↑ Aegidianum: la gimnazio fondiĝis en la jaro 1526.
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche