Joachim WERDIN (n. 1963) estas pola Esperanto-parolanto, kiu en 1989 kaj 1992 faris plurmonatajn vojaĝojn tra Azio, dum kiuj li vaste informis pri Esperanto kaj instruis en multaj lokoj. Interalie li instruis ĉirkaŭ ducent homojn en Nepalo, kie lia aktiveco kondukis al la fondiĝo de Nepala Esperanto-Asocio. Werdin instruis ankaŭ en Singapuro, Tajvano kaj Papuo, Tajlando, Israelo, Malajzio, Barato, Honkongo. Liaj filmoj faritaj dum tiu tempo estas en http://filmoj.info .


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.