Joachim Gauck | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Joachim Gauck en 2012 | |||||
Persona informo | |||||
Joachim Gauck | |||||
Naskiĝo | 24-an de januaro 1940 (84-jaraĝa) en Rostock, ![]() | ||||
Religio | Luteranismo | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio • Germana Demokratia Respubliko vd | ||||
Alma mater | Universitato Rostock vd | ||||
Partio | New Forum • Alliance 90 vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Wilhelm Joachim Gauck vd | ||||
Patrino | Olga Gauck vd | ||||
Edz(in)o | Gerhild Gauck vd | ||||
Amkunulo | Daniela Schadt • Helga Hirsch vd | ||||
Infanoj | 4 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • pastoro • verkisto de nefikcio • universitata instruisto • ĵurnalisto • antikomunisto vd | ||||
Aktiva en | Bonno vd | ||||
| |||||
| |||||
11-a Prezidanto de Germanio ![]() | |||||
Dum | 2012 – 2017 | ||||
Antaŭulo | Christian Wulff | ||||
Sekvanto | Frank-Walter Steinmeier | ||||
1-a estro de la arkivo de Stasi | |||||
Dum | 1990 – 2000 | ||||
Antaŭulo | - | ||||
Sekvanto | Marianne Birthler | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Joachim GAUCK [joaĥim gaŭk] (naskiĝis la 24-an de januaro 1940 en Rostock) estas germana pastoro kaj politikisto. En GDR li estis oponanta al la reĝimo kaj apartenis al la novaj politikaj aktivuloj en 1989/1990. Fine de 1990 li fariĝis estro de la arkivo de la GDR-ŝtatsekuro "Stasi". Tiun funkcion li plenumis ĝis la jaro 2000.
En 2010 Gauck estis kandidato de socialdemokratoj kaj verduloj por la ofico de la Prezidanto de Germanio. Li malvenkis kontraŭ Christian Wulff de la kristandemokratoj. Post la subita retiriĝo de Wulff en februaro 2012 (pro akuzoj pri korupcio), Gauck fariĝis kandidato de kristandemokratoj, socialdemokratoj, liberaluloj kaj verduloj. La elekto-kunveno por la prezidanteco (la Federacia Kunveno) okazis la 18-an de marto 2012 en Berlino kaj elektis lin kiel 11-a Prezidanto de Germanio.
![](../I/Joachim_Gauck_en_oktobro_2011_b.jpg.webp)
Lingva politiko
En diskurso la 22-an de februaro 2013 en Berlino, Joachim Gauck rekomendis uzi la anglan lingvon por internacia komunikado :
- Joachim Gauck: Perspektivoj de la eŭropa ideo Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine, 2013, ISBN: 978-3-943341-09-6
- Joachim Gauck: diskurso france, germane
|