Jimmy Carter | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Jimmy Carter | |||||
Naskonomo | James Earl Carter Jr. | ||||
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1924 (99-jaraĝa) en Lillian G. Carter Nursing Center | ||||
Religio | Baptismo vd | ||||
Lingvoj | angla • hispana vd | ||||
Loĝloko | Plains vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Georgia Southwestern State University • Georgia Instituto de Teknologio • Usona Mararmea Akademio • Union College vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | James Earl Carter Sr. vd | ||||
Patrino | Lillian Gordy Carter vd | ||||
Gefratoj | Billy Carter • Gloria Carter Spann • Ruth Carter Stapleton vd | ||||
Edz(in)o | Rosalynn Carter vd | ||||
Infanoj | Jack Carter • Amy Carter • James Earl Carter III • Jeff Carter vd | ||||
Parencoj | Berry Gordy vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | mararmea oficiro • diplomato • romanisto • politikisto • terkultivisto • aŭtobiografo • submariner • ŝtatreprezentanto • mediprotektulo • entreprenisto • inĝeniero • pacaktivisto • homrajta aktivulo • verkisto • humanitaristo vd | ||||
Laborkampo | limigo de armiloj vd | ||||
Aktiva dum | 1946– vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
James Earl "Jimmy" CARTER, Jr. [ĝimi karter] (naskiĝis je 1-a de oktobro, 1924) estis la 39a prezidento de Usono, de 1977 ĝis 1981.
Post servo kiel oficiro kaj atominĝeniero en la usona mararmeo li revenis al sia naskiĝurbo Plains, Georgio en la sudoriento de Usono kaj kultivis arakidojn antaŭ li ekpolitikumis.
Gravaj eventoj dum la prezidenteco de Carter:
- Pactraktato inter Israelo kaj Egiptio
- Traktato SALT 2 pri armilarredukto kun Sovetunio
- "Krizo de energio" kaj rilataj ekonomiaj problemoj
- Kapto de la usona ambasadorejo en Irano en 1979
Kiel prezidento, Carter emfazis homajn rajtojn kiel principon de eksterlandaj aferoj. Tio helpis renversi la tiraniojn en Irano kaj Nikaragvo, sed ne la demokratiiĝon de tiuj landoj.
En Usono en la tempo de Carter, inflacio kaj senlaboreco estis alta, kaj la nacia fiero estis humiligita de la kapto de la ambasadorejo en Irano.
Carter malgajnis en la baloto de 1980, kaj lin sekvis prezidento Ronald Reagan. Ekde sia eksiĝo li envolviĝis je diversaj movadoj pri homaj rajtoj, kaj en 2002 Carter gajnis la Nobel-premion pri paco. Li estas membro de la Klubo de Madrido.
Eksteraj ligiloj
- Jimmy-Carter-biblioteko kaj -muzeo en Atlanto; (vidu en aliaj viki-paĝoj)
- A Road Not Taken. Filmo de Christina Hemauer kaj Roman Keller pri Jimmy Carter, Svisa Televido majo 2011)
Antaŭe: | 39-a Prezidento de Usono | Poste: | |
---|---|---|---|
Gerald Ford | 1977-1981 | Ronald Reagan |
|