Jimbolia | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbeto en Rumanio • limurbo | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 305400 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 10 179 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 94 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 48′ N, 20° 43′ O (mapo)45.79166666666720.722222222222Koordinatoj: 45° 48′ N, 20° 43′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 82 m [+] | ||||
Areo | 108,61 km² (10 861 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||



Jimbolia [ĵimbolija] (hungare: Zsombolya ĵomboja, germane: Hatzfeld) estas urbo en Rumanio okcidente de Timișoara. La komunumo situas ĉe la limo al Vojvodino, kiu estas aŭtonoma regiono de Serbio.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 10893 loĝantojn (germanoj, hungaroj, serboj) kaj en 1992 11830 (rumanoj, 17% hungaroj, 9% germanoj).
Historio
La unua skriba mencio estas en 1333 en formo Chumbul. Post la turka erao en 1766 ŝvaboj estis koloniigitaj al la senhomiĝinta komunumo. La regiono rekte apartenis al Habsburga Imperio, en 1778 revenis al Hungario. La vilaĝo ricevis rajton por ĉiusemajna foiro en 1786, por granda ĉiujara tutlanda foiro en 1791. La fervojo atingis Zsombolya en 1857. Ĝis 1918 Zsombolya apartenis al Hungario, (Temes de 1779 al Torontál vármegye), poste armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis ĝin, dume ankaŭ la rumana armeo sopiris okupi ĝin. Inter ili preskaŭ okazis milito, ĉar dum la 1-a mondmilito la angloj promesis la regionon al ambaŭ landoj. Fine precipe la angloj sugestis kompromison. En 1924 Rumanio ricevis la urbeton. En la lasta triono de la 20-a jarcento la germanoj plejparte relokiĝis en Germanion.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo
- skulptaĵo pri Sankta Floriano
Ĝemelkomunumo
Renomaj personoj
- Péter Ágoston (24-a de marto 1874 - 6-a de septembro 1925, Parizo): jursciencisto, universitata profesoro, ministro, socialdemokrata politikisto.
- Gyula Bach (4-a de aprilo 1889 – Timișoara, 29-a de oktobro 1954): ĵurnalisto, verkisto, tradukisto.
- Rezső Burghardt, hungara pentristo naskiĝis en la iama Zsombolya
- Julio Csapó (23-a de februaro 1906 - Satu Mare, 19-a de decembro 1974): esperantisto (lignokomerca oficisto).
- István Cselkó bestprodukta fakulo.
- Imre Csicsáky (21-a de aŭgusto 1860 - 28-a de septembro 1935): poeto, tradukisto, estetikisto estis tie katolika pastro.
- Antal Gokler (17-a de januaro 1859 – Temesvár, 15-a de majo 1942): kapelestro.
- Gyula Gokler (Zsombolya, 12-a de aprilo 1882 – Temeŝvaro 7-a de novembro 1955): redaktoro, ĵurnalisto, teatrokritikisto
- János Alajos Hora, pentristo
- János Kallós (Zsombolya, 24-a de oktobro 1891 – Budapest, 16-a de junio 1970): ĵurnalisto.
- Sándor Mály (Zsombolya, 9-a de decembro 1849 – Budapest, 13-a de novembro 1929): inĝeniero pri minejoj, fakverkisto.
- Tamás Marx, pedagogo, redaktoro
- Ion Mursa (*20-a de decembro 1944): pentristo.
- Ottília Tusnek (*4-a de aprilo 1924): aktorino.
Eksteraj ligiloj
- Mapo de urbo (harta) Arkivigite je 2006-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002
- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2009-01-22 per la retarkivo Wayback Machine