Jim Lovell
Persona informo
Naskonomo James Arthur Lovell Jr.
Naskiĝo 25-an de marto 1928 (1928-03-25) (96-jaraĝa)
en Klevlando
Lingvoj angla
Loĝloko Ĉikago
Ŝtataneco Usono
Alma mater ekonomika altlernejo Harvard Universitato de Suda Kalifornio Universitato de Viskonsino ĉe Madison United States Naval Test Pilot School Usona Mararmea Akademio MacDowell Montessori School
Familio
Patrino Blanche Lovell
Edz(in)o Marilyn Lovell
Infanoj Barbara Lovell Susan Lovell Jeffrey Lovell Jay Lovell
Okupo
Okupo mararmea oficiro kosmonaŭto testpiloto naval aviator scenaristo
Buzz Aldrin kaj Lovell sur la ferdeko de ilia rekupera ŝipo post la Gemini 12.

James Arthur "Jim" LOVELL Jr. (25-a de marto 1928) estas iama kosmonaŭto de NASA kaj retiriĝinta kapitano en Usona mararmeo, plej fama kiel komandanto de la misio de Apollo 13, kiu suferis kritikan paneon survoje al la Luno sed estis reportita sekure al la Tero pere de la klopodoj de la ŝipanaro kaj de la misikontrolo. Lovell estis ankaŭ la komandanta modulpiloto de Apollo 8, nome unua misio de la programo Apollo por eniri en la luna orbito. Li ricevis la medalojn Congressional Space Medal of Honor kaj la Presidential Medal of Freedom en 1970. Li estas unu el nur 24 personoj kiuj estis flugintaj al la Luno, nome la unua el nur tri personoj kiuj flugis al la Luno dufoje, kaj la nura kiu estis fluginta tie dufoje sen alteriĝi. Lovell estis ankaŭ la unua persono kiu flugis en spacon kvarfoje.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.