Jilmová | |
germane Ulmbach | |
malaperinta vilaĝo | |
Fundamentoj de domo ĉe limpasejo kun Germanio | |
Oficiala nomo: Jilmová | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Chomutov |
Administra municipo | Hora Svatého Šebestiána |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Ercmontaro |
Domoj | 0 |
Situo | Jilmová |
- koordinatoj | 50° 31′ 30″ N 13° 12′ 39″ O / 50.52500 °N, 13.21083 °O (mapo) |
Katastro | 6,97 km² (697 ha) Jilmová |
Loĝantaro | 0 |
Rezervejo | Fontejo de Chomutovka |
Unua skribmencio | 1557 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Jilmová | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Jilmová (germane Ulmbach) estas nomo de pereinta municipo en Ĉeĥio, en Ercmontaro, kiu troviĝis en distrikto Chomutov. Ĝi etendiĝis en senpera proksimeco de ŝtatlimo kun Germanio proksimume 3 km nordoriente de Hora Svatého Šebestiána, al kiu en la tempo de sia pereo kiel loka parto apartenis. Ĝi situis sur la dekstra bordo de lima rojo Černá kaj sur la maldekstra bordo ligis al ĝi la germana ĝis nun ekzistanta vilaĝo Satzung. La vilaĝo pereis en la jaro 1955 pro elloĝigo. Ĝis nun ekzistas katastra teritorio Jilmová kun areo 6,97 km². Ekde julio de 2012 la loko, kie la vilaĝo situis, estas konsisto de natura rezervejo Fontejo de Chomutovka.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1557.
En la 18-a jarcento estis apud la vilaĝo kun oftaj paŭzoj en trafiko minejo Černý hřebec, en kiu oni minis nekvalitan ferercon. En la duono de la 19-a jarcento estas menciata ankaŭ Zlatý důl.
Evoluo de nombro de loĝantoj
Dum popolnombrado en la jaro 1921 ĉi tie vivis 99 loĝantoj (el tio 46 viroj), el kiuj estis unu ĉeĥoslovako kaj 98 germanoj. Ĉiuj estis romkatolikoj. Laŭ popolnombrado el la jaro 1930 la vilaĝo havis 125 loĝantojn: du ĉeĥoslovakojn.
1869 | 1880 | 1890 | 1900 | 1910 | 1921 | 1930 | 1950 | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Loĝantoj | 166 | 198 | 184 | 175 | 154 | 99 | 125 | 3 |
Domoj | 18 | 22 | 21 | 23 | 21 | 21 | 22 | 6 |
Fotogalerio
- Jilmová, restaĵoj de akvoturo
- Jilmová
|