Jido / Judgermana lingvo | ||
ייִדיש [jidiŝ] | ||
lingvo • makrolingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
altgermana lingvaro • judaj lingvoj • okcidentĝermana lingvaro | ||
Parolata en | Israelo, Argentino, Aŭstralio, Belorusujo, Belgujo, Kanado, Estonujo, Hungarujo, Latvujo, Litovujo, Moldavujo, Panamo, Pollando, Puerto-Riko, Rumanujo, Rusujo, Sud-Afriko, Ukrainujo, Urugvajo, Usono (precipe Nov-Jorko) | |
Parolantoj | 3 milionoj (215 000 en Israelo) | |
Skribo | modifita hebrea | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Reguligita de | Yivo Institute for Jewish Research | |
Lingva statuso | 2 vundebla | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | yi | |
ISO 639-2 | yid | |
ISO 639-3 | yid | |
Glottolog | yidd1255 | |
Angla nomo | Yiddish | |
Franca nomo | yiddish | |
Vikipedio | ||
Jido, la jida aŭ jida lingvo (jide: ייִדיש [jidiŝ]) aŭ judgermana lingvo, ankaŭ la novjuda lingvo en traduko de ruslingva verko de L.L. Zamenhof[1], estas lingvo de la aŝkenazoj, kiuj estas judoj vivintaj en Germanio kaj poste en orienta kaj meza Eŭropo kaj hodiaŭ vivantaj en Nordameriko kaj aliaj mondregionoj. Hodiaŭ ĉirkaŭ duonmiliono aktive parolas ĉi tiun lingvon, plejparte strikt-ortodoksaj kaj ĥasidaj judoj de orienteŭropa origino.
Jido kreatis antaŭ ĉirkaŭ 1000 jaroj de judoj, kies denaska lingvoj estis mezepokaj latinidaj dialektoj. Ili ankaŭ aktive uzis la hebrean kaj la aramean (almenaŭ, kiel sanktajn kaj literaturajn lingvojn). Ankaŭ eblas, ke ĉi tiu lingvo unue aperis en lokoj de aktiva ĝerman-slava kontakto (kiel orienta Bavario). Dum jarcentoj ĝi fariĝis esenca parto de orienteŭropa juda vivo kaj kulturo.[2].
Laŭtipe, ĝi estas ĝermana lingvo; tamen, tre multaj ĝiaj vortoj (ĝis triono) kaj gramatikaj konstruoj venis el la hebrea, aramea kaj slavaj lingvoj. Multaj ĝermanaj vortoj estas uzataj kiel siaj ekvivalentoj en slavaj lingvoj. La radiko jid- devenas de la judgermana vorto jid (judo).
Literoj
Jido uzas adaptaĵon de la hebrea alfabeto.
Judgermanaj literoj kompare kun la hebreaj
Judgermane | Hebree | ||||||
ŝlos- | litero | sono | nomo | nomo | sono | fine | litero |
---|---|---|---|---|---|---|---|
א | - | ŝtumer alef | alef | glota halto | א | ||
bejs | bet | /b/ | בּ | ||||
ב | /b/ | bejs | bet / vet | /b/ /v/ | ב | ||
vejs | vet | /v/ | בֿ | ||||
װ | /v/ | cvej vovn | |||||
ו | /u:/ | vov | vav | /v/ | ו | ||
ג | /ɡ/ | giml | gimel | /ɡ/ | ג | ||
ד | /d/ | daled | dalet | /d/ | ד | ||
ה | /h/ | hej | he | /h/ | ה | ||
hej | he | /h/ | הּ | ||||
ĥes | ĥet | /x/ | ח | ||||
ך | כ | /x/ | ĥof / kof | ĥaf / kaf | /x/ /k/ | ך | כ |
kof | kaf | /k/ | כּ | ||||
ק | /k/ | kuf | kof | /k/ | ק | ||
י | /j/ | jud | jod | /j/ /i/ | י | ||
ל | /l/ | lamed | lamed | /l/ | ל | ||
ם | מ | /m/ | mem | mem | /m/ | ם | מ |
ן | נ | /n/ | nun | nun | /n/ | ן | נ |
ע | /e/ | ajen | ain | /ʕ/ | ע | ||
פּ | פּ | /p/ | pej | pe | /p/ | ףּ | פּ |
pej | pe / fe | /p/ /f/ | ף | פ | |||
ף | פֿ | /f/ | fej | fe | /f/ | ף | פֿ |
ץ | צ | /ts/ | cadik | cade | /ts/ | ץ | צ |
ר | /r/ | rejŝ | reŝ | /r/ | ר | ||
ז | /z/ | zajen | zain | /z/ | ז | ||
זש | /ʒ/ | zajen ŝin | |||||
ש | /ʃ/ | ŝin / sin | ŝin / sin | /ʃ/ /s/ | ש | ||
ŝin | ŝin | /ʃ/ | שׁ | ||||
sin | sin | /s/ | שׂ | ||||
ס | /s/ | sameĥ | sameĥ | /s/ | ס | ||
/s/ | sof | tav | /t'/ | ת | |||
tof | tav | /t/ | תּ | ||||
ט | /t/ | tes | tet | /t/ | ט | ||
Klarigo pri la koloroj | |||||||
Judgermane | Hebree | ||||||
ne judgermana, vd hebree | hebrea kaj ne judgermana | ||||||
Noto: La ordo de la literoj en ĉi tiu tabelo estas ne tute alfabeta. Kelkaj literoj estas permutitaj por apudigi proksimajn sonojn. |
Unuopaj literoj
Litero | Nomo | Transliteraĵo | Prononcio | Notoj | ||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ĉefe | fine | ĉefe | fine | angle | cirile[3] | IFA | Eo | |
א | ŝtumer alef | ' | [ʔ] | ' | La germana atako de silabkomenca vokalo (glota halto, Knacklaut). Ekz-e און /un/ (kaj), אין /in/ (en) | |||
אַ | paseĥ alef | a | а | [a] | a | |||
אָ | komec alef | o | о | [ɔ] | o | Ekz-e דאָס /dos/ (ĉi tio) | ||
ב | bejz | b | б | [b] | b | |||
ג | giml | g | г | [ɡ] | g | Ekz-e גענוג /genúg/ (sufiĉe) | ||
ד | daled | d | д | [d] | d | דאָר /dor/ (generacio), דאַך /daĥ/ (tegmento) | ||
ה | hej | h | ѓ, h[4] | [h] | h | |||
ו | vov | u, w | у | [ʊ] | u | Ekz-e זון /zun/ (filo). Kp cvej vovn (װ). | ||
וּ | melupm vov | u | у | [ʊ] | u | Ekz-e װוּנד /vund/ (vundo), שוּװאקס /ŝuvaks/ | ||
ז | zajen | z | з | [z] | z | Ekz-e זון /zun/ (filo), זאַמענהאָף (Zamenhof) | ||
ט | tes | t | т | [t] | t | Ekz-e טוריסט /turist/ | ||
י | jud | i, y | и, й | [ɪ], [j] | i, j | Konsonanta antaŭvokale. | ||
יִ | ĥirek jud | i | и | [ɪ] | i | Ekz-e רויִק /rúik/ (kviete), kp רויך /rojĥ/ (fumo) | ||
כ | ך | ĥof | langer ĥof | kh (aŭ ch) | х | [x] | ĥ | Ekz-e בוך /buĥ/ (libro), ביכל /biĥl/ (libreto) |
ל | lamed | l | л | [l], [ʎ] | l | Ekz-e לײזער /lejzer/ (Lazaro) | ||
מ | ם | mem | ŝlosmem | m | м | [m] | m | |
נ | ן | nun | langer nun | n | н | [n] | n | |
ס | sameĥ | s | с | [s] | s | |||
ע | ajen | e | э | [ɛ] | e | Ekz-e עספּעראַנטאָ (Esperanto) | ||
פּ | pej | p | п | [p] | p | Sen aparta finformo: פרינציפ /princip/ | ||
פֿ | ף | fej | langer fej | f | ф | [f] | f | Ekz-e פֿינף /finf/ (kvin) |
צ | ץ | cadek | langer cadek | ts | ц | [ts] | c | |
ק | kuf | k | к | [k] | k | |||
ר | rejŝ | r | р | [ʀ] | r | Ekz-e ראָד /rod/ (rado) | ||
ש | ŝin | sh | ш | [ʃ] | ŝ |
Literkombinoj
Literoj | Nomo | Transliteraĵo | Prononco | Noto | ||
---|---|---|---|---|---|---|
angle | cirile | IFA | Eo | |||
װ | cvej vovn | v | в | [v] | v | |
ױ | vov-jud | oy | ой | [ɔj] | oj | Ekz-e שױן /ŝojn/ (jam) |
ײ | cvej judn | ey | эй | [ɛj] | ej | Ekz-e שײן /ŝejn/ (bele) |
ײַ | paseĥ cvej judn | ay | ай | [ɑj] | aj | Ekz-e שײַן /ŝajn/ (lumo) |
דז | daled-zajen | dz | дз | [dz] | dz | |
זש | zajen-ŝin | zh | ж | [ʒ] | ĵ | |
דזש | daled-zajen-ŝin | dzh | дж | [dʒ] | ĝ | |
טש | tes-ŝin | tsh | ч | [tʃ] | ĉ |
Literoj uzataj por transskribi hebreaĵojn
Litero | Nomo | Transliteraĵo | Prononco | ||
---|---|---|---|---|---|
angle | cirile | IFA | Eo | ||
בֿ | vejz | v | в | [v] | v |
ח | ĥes | kh (aŭ ch) | х | [x] | ĥ |
כּ | kof | k | к | [k] | k |
שׂ | sin | s | с | [s] | s |
תּ | tof | t | т | [t] | t |
ת | sof | s | с | [s] | s |
Historio
La Konferenco pri la jida lingvo (jide קאָנפֿערענץ פֿאָר דער יודישער שפּראַך, Konferenc for der jidiŝer ŝproĥ), ankaŭ nomata Ĉernovica Konferenco (jide טשערנאָוויצער קאָנפֿערענץ, Tŝernovicer konferenc) laŭ la tiutempa nomo de la urbo Ĉernivco, okazis de la 30-a de aŭgusto ĝis la 3-a de septembro 1908 en la tiama aŭstria urbo Czernowitz (hebree צ'רנוביץ, Ĉernovic [ĉerNOvic], jide טשערנאוויץ, Tŝernovic [ĉerNOvic]). La celo de la internacia konferenco estis promocii la jidan lingvon kaj levi ĝin al la statuso de la juda nacia lingvo.
Nuntempe la judgermana lingvo malaperas iom post iom el la ne-ortodoksa socio, ĉar nun estas malpli da socia bezono paroli ĝin ol antaŭe. En la ortodoksa juda socio la judgermana lingvo estas vivanta ĉe parto de la plej religie ekstremaj grupoj. Tamen, la jida iomete postvivas per aliaj lingvoj. La usona angla lingvo havas multajn jidajn vortojn (ekz-e bobkes, chutzpah, kibbitz, maven, shmuck, shlep, shlemiel, shtup, toches). Ofte, tiaj jidaj vortoj havas fiajn signifojn, kiuj estas pli akceptataj en la angla.
Ĝis la dudeka jarcento, Jido estis la plej grava juda lingvo por literaturo kaj kulturo. Antaŭ la dua mondmilito, la lingvo havis pli ol dek milionoj da parolantoj. Tamen, la lingvo nun malrapide mortadas; havante nur tri milionojn da parolantoj, la plejparto inter kiuj estas maljunaj. Por tio estas ĉefe tri kaŭzoj:
- La amasmurdado ordone de Adolf Hitler de milionoj da judoj (Holokaŭsto), inter kiuj la plejparto estis jidoparolantoj, grave malfortigis la parolantaron de la lingvo.
- Poste, por batali kontraŭ la malkompreno, kiu kondukas al antisemitismo, multaj judoj klopodis proksimiĝi al la kulturo de la lando, en kiu ili vivis. Do, ekzemple, hodiaŭaj judoj en Usono plejofte parolas nur angle, en la Franca Respubliko france, ktp., kvankam cent jarojn antaŭe ili parolus ĉefe judgermane, kaj nur due la lokan nacian lingvon.
- La juda regno de Israelo, kiu estis kreita post la milito, por ke judoj havu sian propran landon, oficialigis la modernan hebrean, sed ne la judgermanan. Tial la hebrea iĝis la ĉefa kultura lingvo de la judoj, kaj la judgermana estis nur kultura restaĵo de la aŝkenazoj.
Tamen, jidoŝatantoj esperas. Israelo nun interesiĝas pri la estonteco de la lingvo, kaj organizaĵoj en tiu lando kaj en Usono klopodas konservi ĝin. Sed pli grava por la estonteco de la lingvo estas tio, ke iuj judaj sektoj preferas vivi aparte (eĉ en Israelo), parolas jide, uzante la hebrean nur por la religio. Sed ilia ĉiutaga uzo de jido estas ankaŭ, por ili, parto de ilia religia memo. Do oni povas kredi, ke, dum tiuj sektoj vivos, la judgermana lingvo plu estos parolata en la mondo, kvankam neniam kiel la granda kultura kaj literatura lingvo, kia ĝi estis en la tempo, kiam ĝi estis la ĉefa lingvo de la juda klerularo.
L. L. Zamenhof bone scipovis la judgermanan lingvon, kiun li uzis infanaĝe, tre verŝajne parolante kun sia patrino. Li publikigis gramatikon de Jido (ISBN 951-9005-48-X).
En artikolo de Leen Deij aperinta en Heroldo de Esperanto li raportas pri studo de Rachel Rojanski rilate la sintenon de israelanoj pri la jida, laŭ kiu estis malpermeso en Israelo prezenti teatraĵon en la jida[5].
Jidlando
Jidiŝujo aŭ Jidlando — en la angla Jiddishland signas la regionojn en kiuj estis parolata la jida — aŭ judgermana — lingvo. En tio la nocio estas komparebla al nia Esperantujo.
La judgermana lingvo estis parolata en Germanio - de kie ĝi devenas -, krome ĉefe en Ĉeĥio, Pollando, la baltaj landoj Estonio, Latvio kaj Litovio, en Ukrainio, Belorusio kaj Rusio, de la tie loĝantaj judoj. Ĝi estis, ĝis la dua mondmilito kaj la ekstermado de la judoj fare de la germanaj nazioj kaj ties surlokaj helpantoj, la ĉefa lingvo de la judoj mondvaste.
La judgermana lingvo kiel ŝtata lingvo
Dum la jaroj 1920-aj jido estis unu el oficialaj lingvoj de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko. Iam eĉ la slogano "Proletarioj de ĉiuj landoj, unuiĝu!" estis surskribita sur la blazono de ĉi tiu ŝtato judgermane, same kiel beloruse, pole, ruse — la aliaj oficialaj lingvoj de ĉi tiu ŝtato.
Same ĝi estis ŝtata lingvo en Ukraina Popola Respubliko en la jaro 1917.
Famaj aŭtoroj verkintaj judgermane
Pri la esperantaj nomoj
La Esperanta nomo de tiu ĉi lingvo ne estas tute firma.
Formale la nomo judgermana lingvo estas tre bona: ĝi klare priskribas sian signifon kaj estas ĝuste formita laŭ la reguloj de la esperanta gramatiko. Tamen ial ĝi estas malpli ofte uzata de la koncernuloj, kiuj preferas diri jido, Jidiŝ aŭ "la jida lingvo".
La termino jido estas iom pli ofte uzata, kvankam logike ĝi ne estas plej ofta modelo por formi lingvonomojn. Ĝi estas formita analoge al "latino", "sanskrito", "urduo", "Esperanto" kaj la nomoj de preskaŭ ĉiuj aliaj planlingvoj.
Aliflanke, ekzistas supraĵa analogio inter "la jida lingvo" kun "la franca lingvo", "la rusa lingvo" ktp; tamen tiuj lastaj implicas la interpreton la lingvo de la francoj, la lingvo de la rusoj ktp; la lingva nomepiteto estas rilatiga adjektivo, derivita de substantiva radiko. La analogio do postulas, ke la jida lingvo estu la lingvo de la jidoj. Kiuj do estu tiuj jidoj?
Judgermane jid estas judo ĝenerale, ne speciale aŝkenazo; ekzemple tia estas la persiano Mordeĥajo:
Estus do iom konfuze atribui al jido la signifon aŝkenazo; kaj fakte ula uzo de jido en Esperanto ne ekzistas. Tial la adjektivo jida en «jida lingvo» estas difinebla nur per «rilata al la jida lingvo», kio formas mislogikan cirklon.
Tial iuj (interalie, la PIV-oj) uzas la substantivan lingvonomon jido, samkiel oni uzas la nomojn sanskrito, slavono, Volapuko, Esperanto. Tio estas senriproĉa logike, sed restas la malkohero inter la ula signifo de la fonta lingvo kaj ĝia nomo esperanta. Pli kohera (kaj pli internacia) estus la sporade reinventata nomo Jidiŝo.
Tamen la vortoj jida, Jido, Jidiŝo ĉiuj egale prezentas fontetikan malfacilaĵon en sia unua silabo. La sonkombino /ji/ implicas frotan prononcon de /j/; tio estas ofta prononco en Esperanto, sed egale (aŭ eĉ pli) konvena realigo de /j/ estas la duonvokalo [ĭ]; kaj la kombino [ĭido], [ĭida] estas malpli facila kaj klara; ĝi ĝene konfuzeblas kun la lingvonomo Ido (kaj ties adjektiva derivaĵo ida), sufiĉe aktuala por la esperantistoj.
Frua propralingva nomo de la jida estis loŝn aŝkenaz, "la aŝkenaza lingvo." Tio evitus la sonkonfuzon, sed ne uziĝas en Esperanto.
Ĵurnalismaj komparoj inter la jida kaj Esperanto
Ofte ĵurnalistoj aparte akcentas la komunajn kulturajn radikojn de la jida kaj Esperanto en la juda kulturo de orienta kaj centra Eŭropo.[6]. Foje Esperanto eĉ nomiĝis la "tutmonda jida".[7]
Literaturo
- Ludoviko Lazaro Zamenhof, Gramatiko de la jida lingvo, Provo de gramatiko de la novjuda lingvo (de la ĵargono). Originalo en la rusa, la verko havis la titolon, kiu por ĉi tiu eldono fariĝis subtitolo. Enkonduko kaj rimarkoj de J. Kohen-Cedek, Pri la traduko de Adolf Holzhaus. Retajpita kaj enpaĝigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2019, 132 p., bindita, ISBN 978-2-36960-176-0
- (angla) Zamenhof`s Yiddish Grammar and His Universal Language, Two Projects in Ashkenazi Culture. Christer Oscar Kiselman, Lingvistiko, eld. KAVA-PECH, 2022. Prezento, analizo kaj komparo de du lingvaj projektoj de L.L. Zamenhof.
- En la esperantlingva gazeto pri flagoj nome VENTO aperis artikolo pri la flagoj uzitaj por indiki la jidan lingvon kaj por debati pri la kreo de neŭtrala simbolo.[8]
Eksteraj ligiloj
- La jida: lingvo festinda ankaŭ pro siaj ridigaj malbenojj, Global Voices en Esperanto, la 31-an de oktobro 2023
- Di Velt fun Yidish aŭdaj historioj en la judgermana lingvo. Arkivigite je 2009-04-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Judgermanaj radio-elsendoj el Aŭstralio. Arkivigite je 2006-06-13 per la retarkivo Wayback Machine
- (en) Sebastian Schulman, Yiddish Literature and the Transnational Republic of Jewish Letters, Words Without Borders. la 1-an de septembro 2016.
Referencoj
- ↑ Provo de Gramatiko de Novjuda Lingvo.
- ↑ (eo) Giorgio Silfer, Gepatra, denaska, adopta lingvo, Heroldo de Esperanto, paĝo 2, n-ro 2314, novembro 2020.
- ↑ Jida aboco
- ↑ La sono ne ekzistas en la rusa.
- ↑ (eo) Leen Deij, La jida lingvo, PIV, Zamenhof kaj Volfovitsch, Heroldo de Esperanto, p. 3, n-ro 12 (2076), 1-12 septembro 2005
- ↑ ekzemple en la anglalingva artikolo "The Secret Jewish History of Esperanto" (la sekreta juda historio de Esperanto) de Steven G. Kellman el aŭgusto 2016 en la ĵurnalo Forward
- ↑ ekzemple en la anglalingva artikolo "Esperanto, the worldwide yiddish (Esperanto, la tutmonda jida) de Gary Shapiro el decembro 2010 el la sama ĵurnalo Forward
- ↑ VENTO 7, pp. 18-19.