La ortografio de la lingvo jido uzas kiel bazon la hebrean alfabeton, kun aldonoj kaj modifoj. Same kiel ĉe la hebrea, la literoj estas legataj dedekstre maldekstren, kaj kvin literoj havas specialajn finajn formojn. Malsame al la hebrea, la jida skribsistemo estas vera alfabeto: ĉiu vokalo estas markita per aparta litero.

Alfabeto

Jen la alfabeto de jido, laŭ la norma ortografio de YIVO.

LiteroIFANomoNoto
א(nenio)ŝtumer alefSilenta markilo ke la silabo komencas per la vokala formo de la sekvanta litero
אַapaseĥ alef
אָɔkomec alef
בbbejs
בֿvveysnur por vortoj pruntitaj el ŝemidaj lingvoj
גɡgiml
דddaled
הhhej
וʊvov
וּmelupm vovnur uzata apud ו aŭ antaŭ י
זzzajen
חxĥesnur por vortoj pruntitaj el ŝemidaj lingvoj
טttes
יj, ijudkonsonanta [j], se la unua litero en silabo; vokala [i] aliloke
יִiĥirik judnur uzata post konsonanta י aŭ apud alia vokalo
כּkkofnur por vortoj pruntitaj el ŝemidaj lingvoj
כxĥof
ךlange/ende ĥoffina formo, nur ĉe vortfino
לl, ʎlamed
מmmem
םŝlos/ende memfina formo, nur ĉe vortfino
נnnun
ןlange/ende nunfina formo, nur ĉe vortfino
סssameĥ
עɛ, əajin
פּppejfina formo ne ekzistas
פֿffej
ףlange/ende fejfina formo, nur ĉe vortfino
צt͡scadek
ץlange/ende cadekfina formo, nur ĉe vortfino
קkkuf
רʀrejŝ
שʃŝin
שׂssinnur por vortoj pruntitaj el ŝemidaj lingvoj
תּttofnur por vortoj pruntitaj el ŝemidaj lingvoj
תssofnur por vortoj pruntitaj el ŝemidaj lingvoj

Plurliteraĵoj

Jido uzas la jenajn plurliteraĵojn por prezenti iujn fonemojn:

PlurliteraĵoIFANomo
דזשd͡ʒdaled zajen ŝin
טשt͡ʃtes ŝin
זשʒzajen ŝin
װvcvej vovn
ױɔjvov jud
ײɛjcvej judn
ײַajpaseĥ cvej judn

Interpunkcio

Jido uzas la punkton (.), komon (,), kaj punktokomon (;) same kiel Esperanto; simile pri rondaj kaj rektaj krampoj. La ordinara citilo estas “ ”. La jena interpunkcio estas malsama:

InterpunkcioUzoEkzemploUnikodo
׳markilo de mallongigoס׳איז (s’iz), mallongigo de עס איז (es iz) "ĝi estas"U+05F3
״markilo de mallongigoד״ר (d-r), mallongigo de דאָקטאָר (doktor) "doktoro"U+05F4
־streketoמאַמע־לשון (mame-loŝn, "patrina lingvo", t.e. denaska lingvo, jido)U+05BE

Historio

Jido, parolata de judoj en Eŭropo, tradicie uzas la hebrean alfabeton, tamen alimaniere ol la hebrea lingvo (ekz. ĉiu vokalo estas markita per litero).

Je la frua 20-a jarcento, pro kulturaj kaj politikaj kaŭzoj, oni provis normigi la jidan ortografion. La leksikografo Alexander Harkavy eldonis traktaĵon pri jida ortografio kaj jidan vortaron[1] en 1898. L. L. Zamenhof ankaŭ eldonis provon al latina ortografio de jido.

La registaro de Sovetio, en 1920, eldonis normojn pri jido — interalie, ĝi abolis la etimologian specialan ortografion de vortoj pruntitaj el ŝemidaj (hebrea kaj aramea) lingvoj. En 1932, ĝi abolis la apartajn finajn formojn de la kvin konsonantoj. Tamen, la apartaj finaj formoj reenkondukiĝis en 1961.

La Yidisher visnshaftlekher institut (YIVO) fondiĝis en 1925 en Pollando, kaj eldonis proponitan norman ortografion en 1930.[2] YIVO eldonis finan ortografion en 1935.[3]

Pro la okupacio de Pollando far Nazia Germanio, YIVO movis sian sidejon al Nov-Jorko, Usono. Poste, YIVO plurfoje reviziis kaj reeldonis la jidan ortografion; la nuna eldono estas la sesa, eldonita en 1999.[4]

Referencoj

  1. Harkavy, Alexander. Harkavy's English–Jewish and Jewish–English Dictionary, Hebrew Publishing Company, Nov-Jorko, 1898
  2. YIVO, Der aynhaytlekher Yidisher oysleyg: materialn un proyektn tsu der ortografisher konferents fun YIVO, ershte zamlung, Yidisher Visnshaftlekher Institut, Vilna, 1930
  3. YIVO, Oysleyg-takones fun Yidish, Yidisher Visnshaftlekher Institut, Vilna, 1935
  4. Schaechter, Mordkhe, The Standardized Yiddish Orthography: Rules of Yiddish Spelling, 6a eld., kaj The History of the Standardized Yiddish Spelling, YIVO Institute for Jewish Research, New York, 1999. ISBN 0-914512-25-0
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.