Jicĥak Rabin יִצְחָק רַבִּין | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
![]() Jicĥak Rabin en 1986 | |||||
Persona informo | |||||
יצחק רבין | |||||
Naskiĝo | 1-an de marto 1922 en ![]() | ||||
Morto | 4-an de novembro 1995 (73-jaraĝa) en ![]() | ||||
Mortis pro | hommortigo vd | ||||
Mortis per | pafvundo vd | ||||
Mortigita de | Yigal Amir vd | ||||
Tombo | Monto Herzl vd | ||||
Religio | Judismo | ||||
Etno | judoj vd | ||||
Lingvoj | angla • hebrea vd | ||||
Ŝtataneco | Israelo vd | ||||
Alma mater | Kadoorie Agricultural High School vd | ||||
Partio | Laborista Partio | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Nehemiah Rabin vd | ||||
Patrino | Rosa Cohen vd | ||||
Gefratoj | Rahel Rabin vd | ||||
Edz(in)o | Leah Rabin | ||||
Infanoj | Dalia Rabin-Pelossof Yuval Rabin | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato • oficiro • politikisto vd | ||||
Aktiva en | Jerusalemo vd | ||||
Aktiva dum | 1941– vd | ||||
| |||||
| |||||
5-a ĉefministro de Israelo | |||||
Dum | 3-a de junio 1974 – 22-a de aprilo 1977 | ||||
Antaŭulo | Golda Meir | ||||
Sekvanto | Menaĥem Begin | ||||
2-a periodo | |||||
Dum | 13-a de julio 1992 – 4-a de novembro 1995 | ||||
Antaŭulo | Jicĥak Ŝamir | ||||
Sekvanto | Ŝimon Peres | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jicĥak RABIN aŭ Yitzhak RABIN ( hebree יצחק רבין) estis Israela generalo kaj politikisto (1-a de marto 1922 – 4-a de novembro 1995). Rabin, naskiĝinta en Jerusalemo, estis la unua ĉefministro de Israelo naskiĝinta en la lando. En 1940 li eniris la Haganah (judan milicon), kaj poste partoprenis en la Dua Mondmilito kiel ano de la brita armeo. Dum la Sestaga milito (1967) li estis stabestro. En 1974 Rabin iĝis ministro pri laboro en la registaro de Golda Meir, kaj, post la demisio de Meir, fariĝis ĉefministro.
Rabin demisiis en 1977.
Kiel ministro pri defendado (1984-1990] en la Peres-registaro li ordonis perfortajn atakojn en la Okcidenta Bordo por kontraŭbatali la intifadon.
Li ricevis la oficon de Peres kiel estro de la Laborpartio en 1992 kaj, venkinte la tutnacian voĉdonadon, fariĝis ĉefministro kaj ministro pri defendado.
En 1993 Rabin apogis historian propacan interkonsenton kun la Organizo por la Liberigo de Palestino (OLP) pri reciproka agnosko inter Israelo kaj Palestino kaj aŭtonoma regado en la Gaza-Strio kaj la Okcidenta Bordo.
En 1994 li ricevis la Nobel-Premion pri Paco kune kun Ŝimon Peres kaj Jaser Arafat.
La 4-an de novembro 1995 israela dekstrekstremista studento murdis Jicĥak-on Rabin.
Eksteraj ligiloj
- Video de la murdo de Yitzhak Rabin Arkivigite je 2006-08-14 per la retarkivo Wayback Machine
|