Jiŝuv (en hebrea: ישוב, setlejo; aŭ kun la definita artikolo Ha-Jiŝuv (La Jiŝuv, הישוב); aŭ laŭ kompleta termino הישוב היהודי בארץ ישראל Hajiŝuv Hajehudi b'Eretz Jisrael ("La judaj setlejo en la Lando de Israelo") estas la termino en hebrea kiu kutime uzatas por referenci al la homamasa ento de judaj loĝantoj en Palestino dum la epoko de la Otomana Imperio kaj, poste, dum la Brita Mandato Palestino antaŭ la kreo de la Ŝtato Israelo, nome inter 1880 kaj 1948.
Kaj la iamaj loĝantoj kaj la novaj loĝantoj (enmigrintoj) estis nomataj kolektive "la Jiŝuv" aŭ "Ha-Jiŝuv", respektive la malnova kaj la nova al la homgrupo. La termino uzatis el la 1880-aj jaroj (kiam estis ĉirkaŭ 25.000 judoj loĝantaj en la tiama Otomana Sirio) ĝis la kreo de la Ŝtato Israelo en 1948 (kiam jam estis ĉirkaŭ 700.000 judoj).