Jezová | |
germane: Jezowai | |
pereinta municipo | |
Jezová | |
Oficiala nomo: Jezová | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Česká Lípa |
Administra municipo | Ralsko |
Historia regiono | Bohemio |
Situo | Jezová |
- koordinatoj | 50° 33′ 36″ N 14° 49′ 23″ O / 50.56000 °N, 14.82306 °O (mapo) |
Tabulo | Jizera tabulo |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Jezová | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Jezová (germane: Jezowai, aŭ Jesowey kaj Gezuwa) estas pereinta municipo en distrikto Česká Lípa. Ĝi troviĝis proksimume 3 km sudoriente de Kuřívody (tiam urbo). Nuligita ĝi estis pro estiĝo de eksa armea spaco Ralsko, en kies sudorienta parto ĝi troviĝis. La devena prenita katastra teritorio estis Jezová, la nuntempa estas dislimejo de Horní Krupá kaj Kuřívody en la novepoka urbo Ralsko.
La nomo de la pereinta municipo estis pli poste strange transprenita por rifuĝintejo Jezová ĉe Bělá pod Bezdězem, eĉ kiam ĝi situas en aliloke (3 km sudokcidente), eĉ en alia regiono, pro kio iom malfaciliĝis orientado en topografio.
Priskribo kaj historio
Post la jaro 1945 kaj forŝovo de la germana loĝantaro la municipo estis enmembrigita en armean ekzercspacon Ralsko kaj ĝi pereis. En la loko de Jezová kaj en la proksima ĉirkaŭaĵo estis iom post iom establitaj kelke da signifaj soldataj ekipaĵoj. Apartenas inter ili ekz. ampleksa tanka ekzercejo de ČSLA, kiu havis eĉ propran tendaron.
En la jaro 1968 okazas transpreno de la armea spaco fare de Soveta armeo. La tendaro estis anstataŭigita per masonitaj kaj lignaj konstruĵoj. En la loko super la eksa vilaĝo Jezová okazas konstruado de komandanteja posteno de la 5-a kontraŭaviadila raketbrigado, kiu ĉi tie dislokis resumigajn radiolokatorojn 1S12.
Pluaj fotoj
- Armea vojkruciĝo en la eksa Jezová
- Kelo en la eksa Jezová
- Jezová
- Jezová
|