Jerzy Żuławski
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1874 (1874-07-14)
en Glinik, Podkarpackie Voivodeship
Morto 9-an de aŭgusto 1915 (1915-08-09) (41-jaraĝa)
en Dębica
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tifo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario vd
Familio
Dinastio Q63532193 vd
Infanoj Wawrzyniec Żuławski Marek Żuławski Juliusz Żuławski vd
Profesio
Okupo poeto tradukisto filozofo sciencfikcia verkisto verkisto vd
Aktiva en Berno vd
Verkado
Verkoj Trylogia Księżycowa vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Jerzy Żuławski blazono Szeliga (naskiĝis la 14-an de julio 1874 en Lipowiec apud Rzeszów, mortis la 9-an de aŭgusto 1915 en Dębica) – pola filozofo, verkisto, poeto kaj dramaturgo de Juna Pollando. Kune kun Władysław Umiński kaj Antoni Lange unu el antaŭuloj de la pola sciencfikcio. Kiel poeto reprezentanto de dekadencismo kaj katastrofismo. Aŭtoro de simbolaj dramoj kaj poezia prozo, ankaŭ de filozofiaj eseoj.

Publikaĵoj

Romanoj

  • Ciklo Trylogia księżycowa (eo. Luna trilogio), 1903-1911
  • Ciklo Laus feminae, 1914-1916

Kolektoj de poezio

  • Na strunach duszy (eo. Sur la kordoj de animo) (1895)
  • Z domu niewoli (eo. El la domo de mallibero) (1902)

Popularsciencaj libroj

  • Benedykt Spinoza. Człowiek i dzieło (eo. Benedikto Spinozo. La homo kaj verko) (1902)

En Esperanto aperis

  • La kiso, trad. M., en: Pola Esperantisto 1911, p. 95.
  • Fabelo pri homo feliĉa, trad. M. Czerwinski, proks. 1911.
  • Pax, trad. Wladyslaw Grabowski, 1912, 32 paĝoj.
  • El taglibro de lunano, trad. Icek Jurysta, en: Literatura Mondo, aŭgusto 1923.[1]
  • La vendita animo, trad. J. Ŝapiro, en: Pola Esperantisto 1934, p. 63.

Referencoj

Bibliografio

  • A. Niewiadowski, A. Smuszkiewicz, Leksykon polskiej literatury fantastycznonaukowej (Leksikono de pola literaturo sciencfikcia). Wydawnictwo Poznańskie, 1990.
  • Żuławski, sejm-wielki.pl

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.