Jena Lee | |
---|---|
Jena Lee | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Sylvia García |
Alie nomata | Jena Lee |
Naskiĝo | 29-an de junio 1987 (36-jaraĝa) en Ĉilio |
Deveno | Ĉilio |
Ĝenroj | R&B Emoo |
Profesio | Kantistino |
Aktivaj jaroj | 2007 ĝis hodiaŭ |
Eldoninto | Mercury (Universal) |
Parencaj temoj |
Sheryfa Luna Mathieu Edward |
Retejo | www.jena-lee.fr |
Persona informo | |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | kantisto • kantoverkisto • kantaŭtoro |
TTT | |
Retejo | http://www.jena-lee.fr |
Jena LEE (naskonome: Sylvia García) (naskiĝis la 29-an de junio 1987 en Ĉilio) estas franca kantistino kaj kanzon-verkistino.
Biografio
De ĉilia deveno, Jena Lee estis adoptita de franca familio kiam ŝi estis 9 monatojn aĝa. Ŝi kreskis en Oloron-Sainte-Marie (Pyrénées-Atlantiques), kie ŝi frue pasiiĝis al muziko.
Ŝi registris siajn unuajn kanzonojn per magnetofono. Unu el tiuj pecoj, Banalité, logis eldoniston. Absolvinte bakalaŭron, la juna virino alvenis al Parizo kaj senprokraste kun-verkis la duonon de la unua albumo de Sheryfa Luna, interalie la ŝlagron Quelque part kaj la duopon Comme avant kun Mathieu Edward.
En la jaro 2008, Jena Lee decidiĝis pri sia propra kantista kariero, enskribiĝis kaj gajnis konkurson "Urban Music Nation" organizitan de radiostacio Skyrock. Ŝi gajnis la rajton registri albumon por Mercury (Universal). La unua titolo J'aimerais tellement (Mi tiom ŝatus) aperis dum somero 2009, kune kun muzikvideo en mangaa stilo.
Provizore titolita Victime Idéale (Ideala Viktimo), ŝia albumo Vous remercier (Danki al vi) prilaborita kun Bustafunk kaj Jimi (eks-Silmarils) aperis en novembro 2009. Ĝi estas klasifikita kiel Emoo/R&B.
Diskaro
Albumoj
- 2009: Vous remercier
- Je me perds
- Du style
- J'aimerais tellement
- Banalité
- Redeviens toi-même
- Je rêve en enfer
- Dépendance
- Emo R'N'B
- Je suis
- Je préfère
- Victime idéale
- Vous remercier
- 2010: Ma référence
- Mon Ange
- US Boy
- Je Rêve En Enfer
- Ma Référence
- Eternise-Moi
- Le Temps
- Mon Délire
- Âme Sœur
- Ne ME Réveille Pas
- J'Oublie
- Je M'Ennuie
- En Détresse
- L'Ombre Et La Lumière
Singloj
- 2009: J'aimerais tellement
- j'aimerais tellement
- j'aimerais tellement (Instrumental)
- 2010: Je me perds
- Je me perds (Radio Edit)
- Je me perds (Radio Edit Instrumental)
- Si tu veux (Inédit)
- 2010: Du style
- Du style (Radio Edit)
- Du style (Instrumental Radio Edit)
- Petite fille (Inédit)
Muzikvideoj
- 2009: J'aimerais tellement
Eksteraj ligiloj
- www.jena-lee.fr Arkivigite je 2011-09-29 per la retarkivo Wayback Machine (inkluzivas aŭskulteblajn titolojn kaj muzikvideon)
- jena-lee-official.skyrock.com Arkivigite je 2009-06-27 per la retarkivo Wayback Machine